Bayamo gastigos la tagon de nacia ribelemo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-18 08:22:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 26-a de julio estas nomata la tago de nacia ribelemo  Ĉi-jare estos festata en la orienta provinco Granma kaj ties historia urbo Bayamo.

La historio de nia lando estas plena je riĉaj okazaĵoj kiuj markis diversajn etapojn en la batalo transiri de Hispana kolonio al usona novlolonio en la periodo 1868 ĝis 1958.

La 26-an de julio 1953 grupo de junuloj kun Fidel Castro ĉekape atakis la militan kazerno Moncada en la urbo Santiago de Cuba, situanta en la orienta regiono de la lando.

Ĝi konsistigis la duan militan fortreson de la registaro. La celo de tiu atako estis havigi al si armilojn por iniciati popolan ribeliĝon, sed la rezulto estis milita malvenko, kiu tamen markis novan etapon kaj signis la figuron de Fidel Castro kiel gvidanto de la estonta revolucio.

Post tiu ago Fidel kaj la transvivintoj estis malliberigitaj en Insulo de Pinos, nuntempe Insulo de Junularo, sed fortega popola kampanjo sukcesis liberigi ilin, kiu devis ekziliĝi en Meksiko en la jaro 1955.

En Meksiko Fidel Castro organizis siajn kunulojn kaj aliajn revoluciulojn kiuj aniĝis al ili, inter ili la argentino Ernesto Che Guevara. Tiel startis el Tuxpan en Meksiko ĝis Kubo la motorŝipo Granma kun 82 revoluciuloj kaj elŝipiĝis la 2-an de decembro 1956 en la strando Las Coloradas, sude de la orienta regiono de Kubo, kie rekomenciĝis la armita batalo, ĉi-foje kiel gerilanoj en la montoj de la montoĉeno Maestra. Samtempe organiziĝis tutlande la kaŝitaj batalgrupoj, agadoj kiuj fine kulminis per la venko de la ribelema armeo .

Konsekvence, la unuan de januaro 1959, la diktatoro Fulgencio Batista, definitive venkita de la ribeliĝinta armeo komandita de Fidel Castro, forlasis la insulon, kio markis la revolucian venkon.

Pro tio, ĉiujare la kubanoj festas la 26-an de julio kiel historia punkto en la vivo de la kuba popolo, kiu tiel iniciatis novan vojon al reala sendependeco, memdetermino kaj konstruado de pli socia kaj justa socio.

La vojo ĉiam estis plena je obstakloj, sed nuntempe, Kubo evidentigas ke pli justa socio kaj mondo eblas, spite al ĉiuj malfacilaĵoj, ekonomikaj punoj, politika manipulado kaj konstantaj sieĝoj kaj blokadoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up