Zamenhofa metiejo en la urbo de kakao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-28 10:36:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉu vi konas la urbon de kakao en Kubo? Ĉu vi scias pri “la plej bela tero iam vidita de homaj okuloj”? Jen unika ŝanco sperti kaj konfirmi tiujn vortojn de Kristoforo Kolumbo kiam alvenis al Barakoa la 27-an de oktobro 1492, en la orienta ekstremo de Kubo, kie hodiaŭ Esperanto havas niĉon tre viglan kaj gastaman!

Barakoa estas urbo de la orienta provinco Guantánamo, kaj ĝia nomo devenas de la aruaka lingvo, kies signifo estas mar-ekzisto. Ĝi estas la plej antikva urbo de Kubo tial ke ĝi estis la unua fondita de la hispanoj, la 15-an de aŭgusto 1511, kiam komenciĝis la insula koloniigo en la 16-a jarcento. Ĝia oficiala nomo tiam fariĝis Vilaĝo de Nia Sinjorino de la Asunción de Baracoa.

Ĝi estas nacia monumento de Kubo,  banata de la rivero Mielo kaj inter ties  naturaj allogaĵoj estas la riveroj  Toa kaj  Yumurí , krom  La Amboso de Barakoa.

Kaj precize en tiu ĉi urbo, de la 12-a ĝis 16-a de decembro, ĉe la ĉarma bieno Duaba, okazos la 24-a Zamenhofa metiejo, tutlanda jara renkontiĝo, kiun organizas la esperanto-grupo de  la provinco  Guantánamo.

Ĉi-jare la ĉeftemo de la tutlanda metiejo estos Hobioj, kiu ebligos al interesitoj prezenti siajn hobiojn lige al la IL; ankaŭ okazos prilingvaj lecionoj, prezentoj de didaktikaj ludoj, fakaj kunsidoj kaj ankaŭ kultura kaj ekskursa programo.

La grupo de Esperanto en Guantánamo konsistas el sperta teamo kiu jam de multaj jaroj gvidas la movadon en la plej orienta parto de Kubo, kaj ĝi estas unu el la plej stabilaj teamoj kiuj dum jaroj bonvenigas iniciatojn kaj aktive partoprenan la komunuman vivon.

Kiel filio de Kuba Esperanto-Asocio ĝi prizorgas la movadan vivon en la urbo Guantánamo kaj invitas esperantistojn el la tuta mondo, veni kaj kundividi spertojn en la regiono de kakao kaj belaj pejzaĝoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up