Monda Tago de Radio: ĉu ĝi estas ekstermoda?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-13 09:39:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hodiaŭ oni festas la Mondan Tagon de Radio, starigitan de Unesko en 2011. Pro tio la lasta eldono de Unesko-Kuriero, oficiala gazeto kultura de tiu UN-organizo, speciale salutas la Mondan Tagon de Radio, kiu estas festata la 13-an de februaro.

En tiu ĉi tago oni omaĝas ĉiujn,  kiuj laboras por ke ĝi daŭre reinventiĝu kaj aktualiĝu laŭ la novaj teknologioj kaj cirkonstancoj.

Ĉu la radio estas ekstermoda? Ĉu oni devas ĝin enterigi? La realo kaj ĝia vivanteco evidentigas la malon.

La temo de la Monda Tago de Radio 2020 estas Diverseco.

Per tiu ĉi temo oni volas atentigi la gravan rolon de tiu ĉi amaskomunikilo, kiu atingas vastan publikon, inkluzive en la plej izolaj regionoj kaj en situacioj urĝaj.

Gravas ke la radio estu spegulo pli justa kaj taŭga de siaj publikoj, ĉar diverseco estas kerna elemento de ĉiu senpartia kaj sendependa informado, samkiel medio por aŭdigi la voĉojn de diversaj kulturoj kaj opinioj, kiujn formas la spirito de la homoj.

Radio daŭre estas ne anstataŭebla voĉo, kiu plenigas nian solecon kaj ŝajnas alparoli nur al ni, kvankam ĝi alparolu amason da homoj en mondo invadita de ekranoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up