Monda Tago de Nutraĵa Sekureco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-07 11:28:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 junio (RHC) Kubo festas la Mondan Tagon de Sekureco de Nutraĵoj  kun la integriĝo de politikoj desegnitaj en ĉi tiu areo, kaj plia trejnado  de koncernatoj.

Tion anoncis la antaŭtago la ĝenerala direktoro de la Nacia Normiga Oficejo, Nancy Fernández, samtempe emfazante la gravecon apliki bonpraktikajn gvidojn tra la ĉeno de produktado, merkatado kaj konsumo de nutraĵoj.

Laŭ ŝi, estas pli ol 250 malsanoj kaŭzitaj de la konsumado de nesekuraj manĝaĵoj, kaj infanoj estas la plej vundeblaj al ĉi tiuj malsanoj, kies apero estas kutime pli alta en malriĉaj landoj.

La oficistino argumentis, ke Kubo havas regularon, kies celoj celas garantii la optimuman staton de la produktoj konsumitaj de la homo kaj ekzistas granda politika volo pritrakti ĉi tiun temon.

Siaflanke, la estrino de la Departemento pri Nutraĵa Higieno kaj Nutrado de la Ministerio pri Publika Sano, Mayra Martí, konigis, ke la insulo havas viglan  studprogramon por sciigoj pri malsanoj transdonitaj de ingestitaj produktoj.

Tamen, ŝi atentigis, iuj el la aferoj por plibonigi kuŝas en la trejnado de la ŝtata saninspekta korpuso, kaj en la plifortigo de kapabloj en laboratorioj por garantii la taŭgan traktadon de la kolektitaj specimenoj.

Monda Tago de Sekureco de Nutraĵoj, starigita en 2018 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, havas ĉi-jare kiel devizon: Sekuran manĝaĵon, pli bonan sanon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up