Frei Betto: prijuĝoj kaj diskriminacio estas venenoj kontraŭ homrajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-23 11:35:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La brazila pastro kaj teologo Frei Betto publikigis artikolon kies nomo estas  “Prijuĝoj kaj diskriminacio estas venenoj kontraŭ homrajtoj”.

La autoro emfazas en sia verko ke “Ni ĉiuj estas filoj de biologia lotado. Kiu ajn el ni estus povinta naskiĝi en Afganujo, kie la civila loĝantaro estas bombata de droneoj fabrikitaj en Usono ; aŭ en Afriko, kie somaloj mortas pro malsato ; aŭ eble en Haitio, kie regas malriĉeco. Ni estas apenaŭ dia blovaĵeto en nia mallonga vivo.

Spite al tio, ke “Ĉio havas komencon, mezon kaj finon. Ni ĉiuj mortos. Tamen ni nutras nin per prijuĝo, diskriminacio, rankoro …

Elirinte el malliberejo – post pasigi kvar jarojn en mallibereco – mi estis demandata de multaj personoj ĉu mi malamas la torturistojn. Mi respondis, ke en la unuaj momentoj, jes, sed poste mi kuraciĝis, ĉar mi malkovris – ne pro virtuozeco sed pro komforteco, ke la malamo detruas nur la malamanton. La malamo estas veneno, kiun oni trinkas atendante, ke la alia mortu. Dank´al meditado mi metis ordon en miaj ideoj.

La granda problemo estas, ke la konsumista kaj hedonisma sistemo kaptas nian animon. Kiam mi spektas iujn televidprogramojn aŭ videofilmojn mi pensas, ke la inista movado devos ankoraŭ multon batali, ĉar tiaj programoj prezentas tutan neniecon de la virino. Tiom longe kiom infanoj kaj junuloj vidas la virinon submetita je la viro, ne estos sufiĉaj policejoj por batali kontraŭ la enhejma perforto.

Fri Betto en sia artikolo subtenas depostulon pri tio ke oni devas malpermesi, ke kiu ajn infano aŭ infanino laboru en la publicindustrio (kio ja okazas en multaj riĉaj kapitalistaj landoj – kvankam en Brazilo oni parolas nenion pri tio), kaj ke ne okazu publicado celanta infanpublikon. Multaj frandaĵoj malsanigas niajn filojn, ĉar ili enhavas mortigajn ĥemiajn substancojn. Jam ne estas surprizo, kiam aperas diverstipaj kanceroj, dikeco en la juneco, endokrinaj misfunkcioj k.s.

Li ankau sin demandas Kia estas la lecionoj pri nutroklerigado ? Ĉiam estas timego, ĉar vere tiaj lecionoj ne ekzistas. La infanoj vespermanĝas en la lernejo la saman aĉaĵon, kiu vendiĝas surstrate en ne-formalaj vendopunktoj. Pro tio estas tiom da dikaj infanoj, ne nur pro manĝado de troa sukero kaj graso, sed ankaŭ pro ne-ludado surstrate kaj manko da sportado. Kreskas la manko de fizika ekzercado. La generacio de la seĝo longe sidas antaŭ televidilo kaj Interreto.

Mi tuj demandas, kia estas la lecionoj pri seksklerigado. La instruistoj klarigas, sed mi respondas : „Ne ; vi priskribas lecionojn pri korpopurigado por eviti seks-malsanojn. Vi ne uzas du kernajn vortojn tre gravajn en ĉiu bona leciono pri seksklerigado : amon kaj teneron”.

En alia momento Frei Betto esprimas ke ni ankoraŭ ne alvenas al la propono de Sokrato, laŭ kiu la etiko devas bazi sin sur la racio, sed ne sur diaj orakoloj.

Etiko devas esti transversa fako en ĉiuj lernejoj. Estas horore konstati, ke en kelkaj medicinaj fakultatoj etiko ne aperas kiel prioritata fako. Multaj personoj konsideras, ke koruptado estas simple enpoŝigi monon. Ili ignoras, ke celi personan riĉigon – sen atenti la rajtojn kaj bezonojn de la komunumo – estas tiom malbona kiom ŝteli ; tio estas potencigi la valorojn de socio fondita sur konkurenco sed ne sur solidareco.

Jen fragmentoj de artikolo verkita de la brazila pastro  Frei Betto rilate al prijuĝo, diskriminacio kaj rankoro, aferoj, kiuj bedaŭrinde tro abundas en la nuntempa mondo kiel evidentiĝas en la nuna kunteksto de la pandemio ankoraŭ ne venkita tra la mondo.

 

fonto: Monda Asembleo Socia (MAS) kun traduko de Norberto Díaz

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up