Frei Betto parolis kun direktoroj de la Eduko-ministerio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-22 10:00:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Frei Betto kaj la kuba vicministro pri edukado, Eugenio González Pérez.

Havano, jun 22 (RHK)  La brazila verkisto kaj politika sciencisto, Frei Betto, interparolis kun direktoroj de la Kuba Ministerio pri Edukado (Mined) pri la disvolviĝo de komunikado por doni elfluon al la agadoj pri Edukado  Nutra kaj Nutriga planitaj de la institucio.

Frei Betto estis akceptita de la vicministro, Eugenio González Pérez, kaj ĉeestis specialistoj de la Ministerio pri Kulturo kaj reprezentantoj de la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO) en la lando, raportis la retejo de Mined.

En la interŝanĝo, la rezultoj de la Mined en ĝia misio eduki, antaŭenigi scion, formi valorojn, krei kutimojn kaj societumi sanajn manĝajn praktikojn estis konfirmitaj.

Betto avertis pri la neceso krei en la kuba loĝantaro la konscion pri produktado, kaj pripensis la neceson plifortigi laboron en fruktoplantejoj, terpecoj kaj ajna malplena spaco  kultivebla.

Li alvokis el privata kaj  institucia flankoj serĉi aliajn alternativojn por manĝaĵo kaj invitis klarigi, argumenti, pripensi de la lernejo, pri la kunteksto en kiu la lando evoluas, tuŝita de internaciaj reguloj kaj kondiĉoj kiuj pligravigas la nunan situacion.

Kiel konsilisto de la Kuba Registaro por dezajno kaj efektivigo de la Nacia Plano por Nutraĵa Suvereneco kaj Nutra Edukado, konata kiel Plano SSAN, Frei Betto ankaŭ estis akceptita  en la sidejo de la Ministerio de Publika Sano.

Laŭ la planita tagordo, ĉi-ĵaŭde la brazila intelektulo okazigos kunvenon kun aŭtoritatoj de la Ministerio pri Scienco, Teknologio kaj Medio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up