Mi ja povas: pli ol dek milionoj da alfabetigitoj per la kuba metodo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-03 10:07:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alfabetigo per la kuba metodo Mi ja povas en Meksiko

Havano, feb 3 (RHK) Dum la internacia evento Pedagogio 2021 sesianta virtuale, estis informite ke ĝis nun estas alfabetigitaj 10 611 282 personojn  de 30 landoj kaj ĉi-momente oni daŭre laboras en indiĝenaj komunumoj de Aŭstralio kaj Mozambiko.

Tiel informis Eva Escalona Serrano, prezidantino de la scienca komitato de Pedagogio 2021, kaj direktorino de scienco kaj tekniko de la ministerio pri edukado.

La unua versio de tiu ĉi alfabetiga metodo estis kreita  en 1998 pro iniciato de Fidel Castro, kaj ĝis nun havas 20 adaptojn kun honorigaj mencioj de la premioj Reĝo Sejong en 2002 kaj 2003, krom la premio de la Unesko, donita al la Pedagogia Instituto Latinamerika kaj Karibia de Kubo. En 2006 ĝi  gajnis la internacian premion de edukado Reĝo Sejong  de UNESKO.

Indas memori ke en sia raporto pri apliko de la Internacia Agadplano por la Jardeko de Alfabetigo de UN, laŭ la rezolucio 59/149 de la Ĝenerala Asembleo, la ĝenerala direktoro de UNESKO esprimis:

“ La (kuba) programo Mi ja povas estas dividata de kelkaj landoj de Latinameriko kaj Karibio por impulsi alfabetigon efikan kaj je malalta kosto. La metodo estas uzata en Bolivio, Brazilo, Kubo, Ekvadoro, Grenado, Gvineo-Bisaŭo, Honduro, Meksiko, Mozambiko, Nikaragvo, Nov-Zelando, Paragvajo, Peruo, Dominika Respubliko, Sudafriko, Orienta Timoro kaj Venezuelo. Ĝi uzas kombinon de edukado je distanco kaj ĉeesta instruado kun personigita karaktero”.
Sendube, la noveca alfabetiga metodo  “Mi ja povas”  oficialigita  en la jaro 2000, estas  uzita en trideko da landoj el ĉiuj kontinentoj kaj baziĝas esence sur aŭdvida materialo.

La  sistemo faciligas solvon de universala problemo por tiuj  landoj kun plej granda nombro da analfabetoj, tio estas, manko de instruantoj, eĉ por alfronti la elementan edukon.

Unu el gravaj problemoj de la alfabetiga laboro en la diversaj landoj konsistas en la kielo alfronti analfabetecon en lokoj kie analfabetuloj tre dise loĝas aŭ en regionoj  izolaj kaj ofte malfacile alireblaj.

Kaŭze de analfabetula kresko, pro konataj kialoj, estas tre necese eltrovi alternativojn por alliri plej grandan nombron da tiaj personoj, kaj sendube edukado je distanco ofertas multajn eblecojn por respondi al tiu problemaro.
Pro tio,  alfabetiga metodo kiu uzas la amaskomunikilojn povas tre efike kontribui al reduktigo de la altaj analfabetec-indicoj, esence en landoj ne evoluintaj aŭ evoluantaj.

Alfabetigo per radio-kaj-televido konsistigas edukajn formojn profitdonajn, ĉiam kiam oni prikonsideru, dum la tuta proceso alfabetiga: organizadon, planadon, kontrolon kaj taksadon.

Por landoj kies ekonomiaj, kaj ofte teknikaj rimedoj malmultas, alfabetigo per radio-kaj-televido, povas iĝi favora vojo por konsiderinda reduktigo de tiu vipo skurĝanta nian mondon: analfabetismo.

Nuntempe, pro la pandemio de la Covid-19 ĝi estas haltigita en landoj kiel Meksiko kaj Haitio, sed oni laboras por ĝin uzi en porteblaj telefonoj kaj en la retoj.

La sukcesa okazigo de la internacia kongreso Pedagogio 2021 estis okazo por sciigi ke nuntempe Kubo kunlaboras en 13 landoj, kun 290 profesiuloj en asesorado el ministerioj de edukado, instruante en diversaj edukaj niveloj, inkluzive en la teknika kaj profesia klerigado, interalie.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up