Kuba metodo de alfabetigo: Mi ja povas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-20 09:55:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 22-an de decembro oni festas en Kubo la tagon de la instruistoj, kiel memoro al tiu dato de la jaro 1961 kiam Kubo anoncis al la mondo la eliminon de analfabeteco, kiel unua paŝo de la ĵusnaskiĝinta revolucio. Jen okazo por danki al ĉiuj kubaj instruistoj por la sinofero kaj instruo.

En la nuntempo, Kubo transdonis siajn spertojn en la batalo kontraŭ analfabeteco pere de la programo nomata Mi ja povas.

UNESCO  agnoskis ke la internacie proklamita celo por redukti analfabetecon en la jaro 2015  estis ne realigebla,  tiel ke oni alvenis al tiu jaro kun simila nombro da analfabetoj en nia planedo, tio estas,  pli ol 774 milionoj el kiuj 72 milionoj estas infanoj sen lernejoj kaj bezonatas pli ol 30 milionoj instruistoj.

 En sia raporto pri apliko de la Internacia Agadplano por la Jardeko de Alfabetigo de UN, laŭ la rezolucio 59/149 de la Ĝenerala Asembleo, la ĝenerala direktoro de UNESKO esprimis:

“ La (kuba) programo Mi ja povas  estas dividata de kelkaj landoj de Latinameriko kaj Karibio por impulsi alfabetigon efikan kaj je malalta kosto. La metodo estas uzata en Bolivio, Brazilo, Kubo, Ekvadoro, Grenado, Gvineo-Bisaŭo, Honduro, Meksiko, Mozambiko, Nikaragvo, Nov-Zelando, Paragvajo, Peruo, Dominika Respubliko, Sudafriko, Orienta Timoro kaj Venezuelo. Ĝi uzas kombinon de edukado je distanco kaj ĉeesta instruado kun personigita karaktero”.

Sendube, la noveca alfabetiga metodo  “Mi ja povas” kreita en la jaro 2000, nuntempe uzatas en dudeko da landoj el ĉiuj kontinentoj kaj baziĝas esence sur aŭdvida materialo; ĝi gajnis la internacian premion de edukado Reĝo Sejong  de UNESCO en la jaro 2006.

 

La  sistemo faciligas solvon de universala problemo por tiuj  landoj kun plej granda nombro da analfabetoj, tio estas, manko de instruantoj, eĉ por alfronti la elementan edukon.

Unu el gravaj problemoj de la alfabetiga laboro en la diversaj landoj konsistas en la kielo alfronti analfabetecon en lokoj kie analfabetuloj tre dise loĝas aŭ en regionoj  izolaj kaj ofte malfacile alireblaj.

Kaŭze de analfabetula nombro-kresko, pro konataj kialoj, estas tre necese eltrovi alternativojn por alliri plej grandan kvanton da tiaj personoj, kaj sendube edukado je distanco ofertas multajn eblecojn por respondi al tiu problemaro.

Pro tio,  alfabetiga metodo kiu uzas la amaskomunikilojn povas tre efike kontribui al reduktigo de la altaj analfabetec-indicoj, esence en landoj ne evoluintaj aŭ evoluantaj.

Alfabetigo per radio-kaj-televido konsistigas edukajn formojn profitdonajn, ĉiam kiam oni prikonsideru, dum la tuta procezo:  organizadon, planadon, kontrolon kaj taksadon.

Por landoj kies ekonomiaj,  kaj ofte teknikaj rimedoj malmultas, alfabetigo per radio-kaj-televido, povas iĝi favora vojo por konsiderinda reduktigo de tiu vipo skurĝanta nian mondon: analfabetismo.

Jen la ĉiutaga kontribuo de Kubo por redukti analfabetecon en la mondo danke al la sindonemo de la kubaj instruistoj ene kaj ekster la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up