Lavango de duonveroj el Usono: nek monsendoj, nek flugoj, nek vizoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-08 08:43:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Iaspeca usona gazetaro, precipe tiu de Suda Florido, kaj la ciferecaj amaskomunikiloj financitaj kontraŭ Kubo, plenigis en la lastaj tagoj titolojn, kiuj provas montri movadon de la Blanka Domo kun humanecaj nuancoj al nia lando.

Oni parolas pri paŝoj por remalfermo de la usona konsulejo en Kubo, rekomenco de monsendaĵoj kaj rajtigo de humanitaraj flugoj.

Konsiderante la sinsekvon de supozoj, kiuj cirkulas sur la retoj, Cubadebate kontaktis la Ĝeneralan Direktoron de Usono de MINREX Carlos Fernández de Cossío por klarigi ĉi tiujn aferojn.

Ĉu estas indiko, ke la usona registaro rekomencos la eblon sendi monsendaĵojn al Kubo?

Usono ne rekomencis monsendaĵojn al Kubo, nur anoncis, ke ĝi faros decidon pri la afero. Ĝis hodiaŭ, monsendaĵoj ankoraŭ estas malpermesitaj.

Ĉu MINREX konscias pri decido de la Ŝtata Departemento remalfermi siajn konsulajn servojn en Havano?

Ĝi ne restarigis la enmigradajn kaj konsulajn servojn de sia ambasado en Kubo, nek provizis la mision per la bezonata personaro, ĝi simple anoncis, ke diplomatoj povus esti akompanataj de siaj geedzoj, kiuj ekde 2017 ili estas malpermesitaj, kaj ke ĝi dungos iujn el tiuj por laboroj ĉe la ambasadejo.

- Ĉu la usona registaro ofertis flugojn kun humanitara helpo por Kubo?

Ĝi ne ofertis al Kubo kargoflugojn por transporti humanitaran helpon, ĝi simple donis licencojn al du flugkompanioj por ke ili povu funkciigi tre limigitan nombron da kargoflugoj inter la du landoj, dum la ĝenerala malpermeso de flugoj trudita en aŭgusto 2020 restas valida.


Fonto: Cubadebate
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up