Usono kontraŭ Kubo: la ĉapitro de la elektromagnetaj ondoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-09 14:05:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Usono kreis malklaran temon por klarigi tion kion ĝiaj heroldoj taksis kiel “sonatakoj” suferitaj de iliaj diplomatoj en Kubo, laŭ ili juĝis, sed fronte al la malriĉa fundamentado kaj malmulta kredeco de tiu teorio, ili ŝanĝis la supozatan originon de tiuj incidentoj.

En 2017 la usona registaro prezentis siajn diplomatojn en Havano kiel supozataj “vitkimoj” de “sonarmiloj” sed poste, ili serĉis altenativojn por fundamenti la neeksplikeblon.

Tio okazas kiam, laŭ la gazeto The New York Times, la doktoro Douglas Smith, direktoro de la centro de cerba lezo kaj riparado de la universitato de Pensilvanio, asertis ke la diplomatoj usonaj ricevis en Havano lezojn provokitajn de mikroondaj atakoj.

Temus pri elektromagnetaj ondoj el specifa nivelo, kvankam tre rapide, la konata kuba neŭrologo Mitchell Valdés-Sosa, rifuzis tiun kaprican opinion, klarigante ke mikroonda armilo  funkcias nur je mallonga distanco kaj neniu el la usonaj reprezentantoj en Havano informis pri la supozataj aŭtoroj.

La tezo pri utiligo de mikroondoj estas rigardata de la analistoj kiel senespera taktiko por  subteni la sanincidentojn, kies elpruvoj  ĝis nun ne aperis, samkiel la menciitaj viktimoj, ĉar neniam ili estas submetitaj je skrutinio de  fakuloj nek kubaj, nek de aliaj landoj nek de la gazetaro.

La priparolataj okazaĵoj prisanaj  eldiritaj de la administracio de Donald Trump por redukti sian personaron oficialan en Havano kaj fari la samon pri la kubaj diplomatoj en Washington, daŭre restas nekredeblaj kaj ankaŭ malpli  kredebla estas la partopreno de Kubo en tiu ĉi historio.

Ili ankaŭ ne montris evidentaĵojn rilate la spurojn lasitajn de la menciitaj kazoj en la priparolata personaro nek la kialojn de ilia elekto por esti celo de tiu menciita incidento.

La usona ŝtatdepartemento ŝajnas perdita en sia klopodo subteni tiun inventaĵon.

La doktoro Charles Rosenfarb, ligita al tiu institucio agnoskis ke “ne ekzistas evidenta mekanismo de ni konata kiu povus provoki tiujn lezojn” kaj li aldonis ke “temas pri konstelacio unika de simptomoj sen evidenta kaŭzo”. 

Kubo deklaras la mankon de fidindaj elpruvoj pri la okazado de dubindaj akustikaj atakoj kaj mencias ilin kiel pretekston de la administracio de Trump por renversi la procezon de normaligo de la reciprokaj rilatoj.

Kubo ne atakis iun ajn diplomaton eksterlandan kaj neniam faros tion.

Ne per teorioj sen scienca vereco kiel tiu de la mikroondoj,  Washington povos klarigi la naturon de la konfuzaj sanincidentoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up