La ĉina vojo: internacia simpozio en la teatro Flavio de Romo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-15 09:17:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Maldekstre: prof. Alberto Lombardo, estro de la internaciaj rilatoj de la Komunista Partio en Italio;  Marco Rizzo, ĝen. sekretario de la Komunista Partio en Italio;  Zheng Xuan, diplomatia sendito de ambasadorejo de Ĉinio; prof. Fabio Massimo Parenti, aŭtoro de la eseo.

de Pietro Fiocchi

Altnivela internacia politik-kultura evento, plena je gravaj pripensoj, kiuj certe iom post iom donos pozitivajn efikojn, rezultis el la prezentado, vespere de la 3-a de decembro, de la eseo verkita de Fabio Massimo Parenti, vicprofesoro de la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino kaj en aliaj prestiĝaj italaj institutoj, “La Ĉina Vojo -- Defio por Komuna Estonteco”, eldonita de la itala eldonejo MELTEMI.

En la teatro Flavio, elstaraj personoj renkontiĝis kaj komparis ideojn, komencante de Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio, profesoro Alberto Lombardo, estro de la internaciaj rilatoj de la partio, profesoro Parenti, aŭtoro de la eseo, kaj honoraj gastoj, kiel Zheng Xuan, diplomatia sendito de ambasadorejo de Ĉinio, akompanata de tri aliaj diplomatiaj funkciuloj.

De maldekstre: profesoro Alberto Lombardo, estro de la internaciaj rilatoj de la Komunista Partio en Italio;  Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio;  Zheng Xuan, diplomatia sendito de ambasadorejo de Ĉinio; profesoro Fabio Massimo Parenti, aŭtoro de la eseo.

La verko pri Ĉinio estis prezentita al la publiko ĉapitro post ĉapitro per la analizo farita de profesoro Lombardo, eminenta interpretisto de la marksisma teorio aplikita al nia nuna aktualeco.

La kompletan artikolon oni trovos ĉe:
http://esperanto.china.org.cn/2021-12/07/content_77916278.htm

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up