Raid Fahmi: Ni atendas, ke Ĉinio ludu kreskantan rolon en konservado de la monda paco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-15 10:09:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ĝenerala sekretario de la Iraka Komunista Partio, Raid Fahmi.

"Ni subtenas la alvokon de prezidanto Xi Jinping konstrui tiajn rilatojn, kiuj celas al komuna estonteco por la homaro, kaj trovi pacajn solvojn al problemoj..."
 
de Pietro Fiocchi kaj Chen Ji
 
Kiam pri gravaj eventoj ni ekscias la opiniojn de elstaraj homoj, ni havas ŝancon lerni ion interesan. Nun ni havas kaj la gravan eventon, t.e. la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj la elstaran homon, nome la ĝenerala sekretario de la Iraka Komunista Partio, Raid Fahmi.

Raid Fahmi naskiĝis en la iraka ĉefurbo, Bagdado, sed pasigis la plej grandan parton de sia vivo en ekzilo. Li estas diplomiĝinto de la Londona Lernejo pri Ekonomio (London School of Economics), la Reĝino Maria Universitato de Londono (Queen Mary University of London), kaj la Universitato Sorbono de Parizo. Sekve li laboris kiel esploristo ĉe la Industria Banko de Kuvajto kaj ĉe la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, krome li instruis kaj prelegis en edukaj kaj akademiaj institucioj en Francio, kie li estis la reprezentanto de la Iraka Komunista Partio.

En 2006 Raid Fahmi estis nomumita ministro pri scienco kaj teknologio en la nacia unuecregistaro de la tiama ĉefministro Nuri al-Maliki. En 2007 li estis nomumita estro de la komisiono pri la normaligo de la statuso de Kirkuk (la plej petrolriĉa regiono de la lando).

Raid Fahmi demisiis de la iraka parlamento en oktobro 2019 pro solidareco kun la popola protestmovado kaj opono kontraŭ la manko de efika agado de la leĝdona povo por ĉesigi la uzon de perforto kontraŭ manifestaciantoj fare de la Publika Sekureco kaj aliaj neoficialaj armitaj grupoj.

El Popola Ĉinio: Sekretario, la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazos baldaŭ. Laŭ via opinio, en Mezoriento, en via lando, Irako, kian signifon kaj gravecon tia evento povas havi por la popoloj kaj politikaj gvidantoj de la regiono?

La 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazas ĝuste kiam turbulaj internaciaj situacioj okazas, ĝi estas markita de tensioj, armitaj konfliktoj kaj militoj, kiuj koncernas tutan Eŭropon, metante la mondan pacon antaŭ danĝeroj kaj defioj, kiuj estas la plej grandaj ekde la dua mondmilito kaj la fino de la malvarma milito.

Ĉi tiuj kondiĉoj ĵetas siajn ombrojn sur Ĉinion, plejparte sur la fono de la kreskanta kampanjo farita de Usono kaj ĝiaj aliancanoj. t.e. la ĉefaj kapitalismaj landoj, kontraŭ Ĉinio, je diversaj politikaj, ekonomiaj kaj ideologiaj niveloj, same kiel la eskalado de provokaj deklaracioj de Usono al Ĉinio, asertantaj la usonan subtenon al Taiwan, kio kreis la kondiĉojn por ke Taiwan kaj la tuta regiono de la Ĉina Maro fariĝu danĝera kaŭzo de tensioj.

En la lastaj jardekoj, la Ĉina Popola Respubliko, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia politiko de orda reformado kaj malfermo, malfermis la vojon por konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj. Tio ebligis grandajn atingojn kaj sukcesojn, por ke Ĉinio iĝu la dua plej granda en la mondo ekonomia potenco, kaj grandaj paŝoj estis faritaj por antaŭenigi la realon de la ĉina popolo en ĉiuj kampoj de la vivo.

Tial Ĉinio fariĝis tiom grava, ke ĝi ludas pivotan rolon tutmonde, danke al la eksterordinaraj kreskokvantoj de ĝia ekonomio kaj ĝia rapida progreso en la ekonomia, scienca kaj teknologia kampoj. Kaj ankaŭ dank' al la daŭra ekspansio de la rondo de ĝiaj internaciaj rilatoj bazitaj sur reciprokaj interesoj, neenmiksiĝo en internaj aferoj kaj protektado de la monda paco, kaj kun plimalboniĝo de la krizoj rilataj al tutmondigita kapitalismo, unupolusa regado estas rompita kaj formiĝas multpolusa mondo.

La mondo atendas kun granda intereso la laboron de la kongreso kaj ĝiajn rezultojn rilate al estontaj programoj kaj agadplanoj en la politika, ekonomia kaj scienc-teknologia kampoj. La mondo rigardas kun granda intereso ankaŭ al la orientiĝo de Ĉinio rilate al internaciaj rilatoj kaj fronte al la defioj de la konflikto kun Usono kaj ĝiaj provoj izoli kaj sieĝi Ĉinion por malfortigi ĝian ekonomion kaj limigi la dinamikon de ĝia kreskado.

Koncerne la evoluantajn landojn, kiuj trovas kapablan kaj fidindan partneron en la Ĉina Popola Respubliko, ili kontente rigardas la sukcesojn de Ĉinio kaj esperas, ke ĝia rolo kaj statuso je la internacia nivelo plifortiĝos. Kiel forto, kiu konstante celas konservi la mondan pacon, haltigi eksterlandan enmiksiĝon kaj respekti la suverenecon kaj sendependecon de ŝtatoj, Ĉinio ankaŭ celas krei etoson emi stabilecon, pace solvi konfliktojn kaj kuraĝigi la procezon de disvolviĝo ekonomia, socia kaj homa je la tutmonda nivelo kaj en ĉiu regiono kaj lando.

En Mezoriento, kiu suferas pro eksterlandaj intervenoj fare de hegemonia kaj iuj regionaj potencoj, kaj pro la afero de palestina popolo, kies teron kaj naciajn rajtojn forprenis de ili rasisma okupanta ŝtato. Mezoriento ankaŭ suferas pro la armitaj konfliktoj en multaj el ĝiaj landoj kaj pro la pligraviĝo de ekonomiaj kaj sociaj krizoj sub reĝimoj kaj ŝtatoj, kiuj brutale regis siajn popolojn, ŝtelante la rimedojn kaj riĉecon de siaj landoj, neglektante ilian suverenecon kaj alportante malriĉecon, senigon, mizeron kaj necertan estontecon al siaj infanoj.

Do, la popoloj kaj la landoj de la regiono esperas, ke iliaj justaj aferoj estu menciitaj dum la kongreso kaj ke ĝi estu amika al ĉi tiuj popoloj en la diskutoj kaj rezultoj de la kongreso kaj ankaŭ esperas, ke Ĉinio daŭrigos sian politikon kaj metodojn por disvolvi kunlaboron kaj partnerecon je diversaj niveloj.

Aparte interesaj por laboristoj, aktivuloj kaj tiuj, kiuj aspiras al mondo libera de ekspluatado kaj subpremo, estos la diskutoj kaj laboroj de la kongreso kaj ĝia taksado pri la vojo de la socialisma konstrua procezo kun ĉinaj trajtoj, kaj ankaŭ diskutoj pri daŭrigo de ĉi tiu vojo kun konsideroj de eksteraj kaj internaj defioj.

La sperto pri socialisma konstruo en Ĉinio, kun ĝiaj karakterizoj, tre gravas por la tuta homaro, kaj ne nur por komunistoj kaj socialistoj. La ĝisnuna sperto montris la avantaĝojn de la konstruata socialisma sistemo, kiu samtempe prezentas mankojn kaj malekvilibrojn, pri kiuj la ĉina gvidantaro konscias kaj la partio ludas centran rolon en la mastrumado kaj traktado de ili kaj en la decido de la ĝusta vojo por daŭrigi la marŝon al socialisma socio.

Prezidento  Xi jinping

El Popola Ĉinio: Laŭ via opinio, en ĉi tiu postpandemia kaj ĝenerale malfacila tempo koncerne sociajn defiojn kaj ekonomiajn problemojn, ĉu la iniciato de la Zono kaj Vojo de prezidanto Xi Jinping donas efikajn solvojn?

Antaŭ kelkaj jaroj, prezidanto Xi Jinping lanĉis la koncepton pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco, kaj ĉi tiu koncepto larĝe esprimas la humanecan kaj progreseman vidon de prezidanto Xi Jinping, kiu sisteme klarigis la signifojn kaj implicojn de ĉi tiu koncepto per serio de pensoj kaj opinioj, kiujn li prezentis en multaj el siaj paroladoj kaj skribaĵoj.

En ĉi tiu koncepto estas alvoko al la kunaj klopodoj de la internacia komunumo por fari nian mondon pli paca kaj sekura kaj kunigi la malsamajn energiojn kaj kapablojn posedatajn de la popoloj kaj landoj de la mondo fronte al grandaj defioj kaj danĝeroj, kiel la klimataj kaj mediaj ŝanĝoj, malsanoj kaj epidemioj kiel KOVIM-19, pro la ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la prospero de la homaro.

La iniciato de la Zono kaj Vojo povas esti enkadrigita ene de la koncepto pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco kaj efektivigo de ĝiaj celoj. Kun la iniciato, Ĉinio donas valoran ŝancon al evoluantaj landoj, precipe konstrui partnerecojn surbaze de egaleco kaj komunaj interesoj por starigi progresintajn infrastrukturajn projektojn.

Ĉi tiuj landoj, inkluzive de Irako, povas utiligi ĉi tiun iniciaton, se ili bone ellaboras siajn disvolvajn planojn, engaĝiĝas efektivigi siajn planojn kaj provizas al ili senpartian kaj efikan administradon.

El Popola Ĉinio: Lastatempe estis lanĉita projekto, kiu provizas helpon de Ĉinio al Irako por konstruado de 1 000 lernejoj. Kiel vi taksas la kunlaboron inter la du landoj? Kaj kion vi opinias pri la ĉina filozofio por internacia kunlaboro kaj disvolviĝo?

La projekto por konstruado de 1 000 lernejoj lanĉas serion da infrastrukturaj projektoj, kiuj estos efektivigitaj laŭ la iraka-ĉina memorando pri interkonsento. La interkonsento baziĝas sur la principo de petrol-rekonstruado, per kiu Irako pagas la enspezojn de la vendo de naftokvantoj al Ĉinio egalaj al cent mil bareloj monate, kaj Ĉinio, per siaj kompanioj, realigas infrastrukturajn projektojn proponitajn de Irako, disponigante pruntojn kaj financajn faciligojn, kiuj povas atingi maksimume dek miliardojn da dolaroj.

La ideo de petrol-rekonstruo estas, principe, bona aliro al uzado de naftaj enspezoj por disvolvaj celoj kaj la provizo de infrastrukturoj por la eduka sektoro estas inter la prioritatoj de la disvolva bezono de Irako, kiu suferas taksitan mankon de pli ol 16 000 lernejoj.

Laŭ la limigitaj informoj disponeblaj pri ĉi tiu projekto, ĝi estis raportita al du ĉinaj ŝtataj kompanioj, kiuj siavice transdonis ĝian efektivigon al irakaj kompanioj, sed sub la superrigardo de la teamoj de la du ĉinaj kompanioj.

La sukceso de ĉi tiu projekto grandparte dependas de ĝia bona administrado, de la superrigardo de ĝia efektivigo kaj de la imunigo kontraŭ koruptado, kiu estis la kaŭzo de la fiasko de la antaŭaj projektoj. Oni devas ankaŭ atenti travideblecon pri la enhavo de kontraktoj kaj referencoj al kontrolaj kaj plenumaj kompanioj. Ĉi tio pliigus fidon en la projekto kaj en ĝiaj gvidantoj kaj barus la vojon al sciigoj (ne precizaj – NdR) kaj al tralasiĝo de sciigoj cirkulantaj en la amaskomunikilaro kaj sociaj retoj.

El Popola Ĉinio: Okaze de la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉu vi volas diri ion al ĉinaj legantoj?

Unue, ni sendas al ili niajn plej bonajn salutojn kaj bondezirojn por sukceso en la laboro de la kongreso, kiu estos alia grava stacio sur la vojo al konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj, rejuniĝo de la ĉina nacio kaj plifortigo de la rolo kaj pozicio de la Ĉina Popola Respubliko en la mondo.

Sendube, la plua evoluo de la gvida rolo de KPĈ en la lando kaj en la socio estas esenca garantio por daŭrigi la vojon de brilaj atingoj ĉe la lumo de la grandaj defioj, kiujn Ĉinio alfrontas: la frenezaj kampanioj kontrau ĝi fare de Usono, kiu per retoriko montras sian tutan malamikecon kaj uzas praktikoj de malvarma milito. Ni kondamnas kaj tian aliron alstreĉitajn internaciajn situaciojn kaj la uzon de minacoj, sankcioj kaj bojkotoj, por kiuj la popoloj pagas la prezon.

Ni subtenas la alvokon de prezidanto Xi Jinping konstrui tiajn rilatojn, kiuj celas al komuna estonteco por la homaro, kaj trovi pacan solvojn al problemoj, kunigi klopodojn por tutmonda ekonomia disvolviĝo, alfronti la danĝerojn de klimatŝanĝiĝo, batali epidemiojn, disvolvi la sciencajn kaj teknologiajn kapablojn de nia mondo, kuraĝigi novigon kaj konstrui pli justan kaj prosperan mondon.

Ni senpacience atendas, ke Ĉinio ludu kreskantan rolon en konservado de la monda paco, solvado de disputoj kaj subteno de kaŭzoj kaj luktoj de popoloj kontraŭ ĉiuj formoj de ekspluatado, subpremo kaj agreso, kaj pro libereco, sendependeco, demokratio kaj socia progreso.
 
Noto: Ni dankas Latif Al Saadi, iraka ĵurnalisto, poeto kaj membro de la Iraka Komunista Partio, li helpis al ni realigi tiun ĉi intervjuon.


Fonto: El Popola Chinio

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up