Kubo denuncas la kreskantan rolon de la usona ambasado en Havano en provoj de interna subfosado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-25 10:38:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Havano,  okt 25 (RHK) La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez denuncis per sia Twitter-konto, ke la ambasado de Usono "ludas kreskantan rolon en la klopodoj de politika subfosado" en la kariba nacio.

"Ĝi estas provoka konduto, kiu malobservas la Vienan Konvencion. Ni estas deciditaj alfronti la subfosan kaj agreseman laboron de la ambasado," aldonis Rodríguez.

Liaj vortoj venas baldaŭ post kiam la II Plena de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo finiĝis en Havano, en kiu la landa prezidento Miguel Díaz-Canel ankaŭ akuzis Usonon provi malobservi la suverenecon de la insulo.

"La malamiko ne ĉesas en siaj klopodoj detrui nin. Ĝi ne pardonas al ni la aŭdacon, ke novaj generacioj daŭrigas la volon kaj engaĝiĝon konservi sendependecon, suverenecon kaj konstruadon de socialismo," deklaris la prezidento.

Fonto: RT


 


      



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up