Esperantologia konferenco atendas vin en Torino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-28 09:34:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fonto: Revuo Esperanto

Esperantologia Konferenco en preparo por Torino. Kiel sciate, la ĉi-jara UK okazos en la bela Torino, en Italio ĉi-somere.

Tial, la organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 45-a Esperantologia Konferenco  sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La aranĝo estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio.

Du tri-horaj sesioj enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn, elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina ronda tablo pri la nunaj esploraj defioj de Esperantologio rilate al fontoj kaj arkivoj.

Oni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj studobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas.

Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko en Italio, honore al la lando kiu gastigas la ĉi-jaran kongreson.

Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la aŭtoroj por publikigo, aperos en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies.

Oni invitas ĉiujn fakulojn - aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn - sendi proponojn pri referaĵoj. La limdato por proponoj estas la 15-a de majo 2023.

Esperantologia konferenco atendas vin en Torino!


Fonto: uea.org

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up