ALBA-TCP okazigas XXIII-an pintkunsidon de ŝtatestroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-24 07:57:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @Presidencia

Havano, apr 24 (RHK) La kuba prezidento Miguel Diaz-Canel skribis en la socia reto X, ke li vojaĝas al Venezuelo. 

Ni vojaĝas al la fratino Bolivara Respubliko de #Venezuelo, por partopreni hodiaŭ en la XXIIIa Pintkunveno de la @ALBATCP

Ni estas instigitaj plue plifortigi ĉi tiun integrigan mekanismon kiu, kiel diris #Fidel, estas senprecedenca ekzemplo de revolucia solidareco" skribis la ŝtatestro. 

La membrolandoj de ALBA-TCP okazigas hodiaŭ en Karakaso la XXIII-an Pintkunvenon de Ŝtatestroj kaj Registaroj de tiu regiona integriga bloko,  kie estos prezentata  la Strategia Tagordo 2030. 

Ĉi tiu altnivela kunveno estis anoncita  pasintsemajne de la plenuma sekretario de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Komerca Interkonsento (ALBA-TCP), Jorge Arreaza, dum la okazigo de la Renkontiĝo por Tutmonda Socia Alternativo. 

La dutagan aranĝon ĉeestis 300 delegitoj el 60 landoj kaj ĉeestis sociaj organizaĵoj kaj movadoj, politikaj partioj, intelektuloj, akademianoj el la membroŝtatoj de la bloko kaj gastoj el Afriko, Azio, Eŭropo, Nordameriko kaj Latin-Ameriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up