Centoj da usonanoj manifestacios kontraŭ migra politiko de Donald Trump.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-20 08:46:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Usonanoj manifestacios kontraŭ migra politiko de Donald Trump.

Washington, 20 jun(RHK) Grupoj de aktivuloj organizas protestojn en almenaŭ 132 urboj de Usono por manifestacii kontraŭ la politiko de “toleremo nula” de la registaro de Donald Trump, kiu apartigas la familiojnde  enmigrantoj en la landlimo, kaj retenas infanojn.

La gazeto Washington Post raportas ke la aktivuloj manifestacios  en centraj zonoj de la ĉefaj urboj de la lando. La alvokon oni faras tra la sociaj retoj kiel Facebook kaj Twitter, raportas la informagentejo ANSA.

“Ni alvokas ĉiujn kiuj povas alveni al D.C. por kunveni tie”, esprimis Karthik Ganapathy, heroldo de MoveOn.org kaj kunorganizanto de la manifestacio. “Ni volas sendi  mesaĝon fortan kaj premi la registaron de Trump por ŝanĝi tiun politikon”.

La servo de Naciaj Parkoj ricevis peton por uzi Lafayette Square en Washington DC por “manifestacio de esprimlibero kontraŭ la aresto de enmigrantoj” la 30-an de junio, esprimis la parolisto Mike Litterst.  

(ANSA-Cubasi)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up