La kubaj aŭtoritatoj insistas pri plenumo de la sanitaraj proceduroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-03 10:03:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento Miguel Diaz-Canel kaj ĉefministro  Manuel Marrero , 2021.  foto PL

Havano, feb 3 (RHK) La portempa laborgrupo de la kuba registaro por fronti la Covid-19 prezidita de Miguel Díaz-Canel aprobis retroiri al la epidemia etapo en fazo de transmisio aŭtoktona limigita la okcidentajn provincojn Artemisa, Mayabeque kaj la specialan municipon Insulo de la Junularo, teritorioj kie kreskas la kontaĝoj.

Per tiuj ŝanĝoj, nur restas en fazo de nova normaleco la provincoj Sancti Spiritus en la centro, Granma kaj Las Tunas, oriente, dum la ceteraj restas en diversaj etapoj de rekuperiĝo.

Dum la kunsido, la ministro pri publika sano, José Ángel Portal Mirando, informis ke en januaro la averaĝo de kazoj tage altiĝis al 501,2 kio signifas kreskon je pli ol 300 elcento kompare kun la antaŭa monato.

La plej altaj kreskoj okazis en Havano kun 42,3%; en la oriento  Santiago de Kubo kun 15,5% kaj Guantánamo kun 13,9%.

Kiel parto de la interŝanĝo kun gvidantoj de la provincoj pli damaĝitaj, la aŭtoritatuloj insistis pri la respekto al la sanitaraj proceduroj starigitaj, fortigi la aktivan enketon, krei pli da kapacitoj en hospitaloj kaj akceli la rezultojn de la restoj PCR en reala tempo.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up