Arauz kaj Pérez iros al dua prezidenta balotado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-08 11:58:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Arauz kaj Pérez al dua balotado.

Quito, feb 8 (RHK) La kandidato por la Unuiĝo por la Espero (UNES, hispanligve), Andrés Arauz kaj la indiĝena aspiranto Yaku Pérez, konkuros en Ekvadoro por difini la venontan prezidenton de tiu lando.

Kun 97,38% de la voĉoj jam sub skrutinio, ambaŭ kandidatoj atingis la plimulton de voĉoj laŭ la datumoj de la Nacia Elekta Konsilantaro de Ekvadoro.

Arauz kaptis 32,31% de la validaj voĉoj dum Pérez atingis 19,76% laŭ la retejo de la Nacia Elekta Konsilantaro.

Laŭlonge de la elekta tago, Yaku Pérez kaj la centrodekstra kandidato Guillermo Lasso interŝanĝis poziciojn, kio estis surpriza rezulto, tial ke laŭ la enketoj Lasso kaj Arauz estus la kandidatoj por dua balota rondo.

Tamen, dum la lastaj horoj, Pérez avantaĝis la alian kandidaton kaj solidiĝis en la dua pozicio de la unua balotado.

Pro tio ke neniu kandidato atingis  40% de la voĉoj, Arauz kaj Pérez konkuros la 11-an de aprilo por difini la venontan prezidenton ekvadoran.

 

fonto:Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up