Fronte al la kompleksaj cirkonstancoj la decido estas plu iri antaŭen.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-07-07 08:38:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jen la esprimo de la kuba prezidento Raúl Castro dum la ferma sesio de la  parlamento kiu analizis diversajn temojn lige al la aktualiga procezo de la kuba ekonomio.
Estis informite ke en la unua semestro de la jaro la  ekonomio diskrete kreskis; la malneta interna produkto (PIB) kreskis 0,6 %, kio evidentigas malakcelon  de la kresko-ritmo kaŭze de malplenumo en la enspezoj venintaj el eksterlando, la influo de klimataj eventoj samkiel persisto de internaj obstakloj en la ekonomia mastrumado.
Spite al kresko en la branĉoj de transporto, komunikado, agrobrutara ekonomio, la sukera industrio kaj turismo, malkreskis la mineja industrio kaj la industria produktado, ĉi-lasta pro senteblaj damaĝoj rilate la oportunan financadon kaj la sekvan alvenon malfruan de importitaj materialoj.
Aliflanke, daŭre influis negative la ekonomika tutmonda krizo, dum plifortiĝis la ekonomika sieĝo de la usona registaro kiu aparte persekutas ĉiujn financajn aranĝojn de institucioj kiuj havas rilaton al nia lando.
Pro tio, la kuba prezidento emfazis ke meze de tiuj ĉi ne kontesteblaj cirkonstancoj, ni plenumis akurate la financajn devojn rezultintaj de la ŝuldo-reordigo kun la ĉefaj kreditantoj, kio favoras la konstantan rekuperiĝon de la internacia fido je nia ekonomio.
Raúl esprimis ke oni sukcesis savgardi la kondiĉojn de interna monekvilibro, tiel en la loĝantaro kiel en la ekonomio entute, dum solidiĝas la tendenco al rekuperigo de la financa disciplino rilate al elpagoj kaj enpagoj.
Li emfazis ke por atingi fermon de la jaro kun kresko de la malneta interna produkto je 1,4%, oni bezonas pli labori kaj pli bone labori en la dua semestro kaj multobligi la uzon de efikecaj rezervoj ne taŭge ekspluatataj ĝis nun.
La atingitaj rezultoj ne kontentigas nin, li aldonis, sed ankaŭ ne malentuziasmigas nin eĉ minimume. Fronte al tiuj ĉi kompleksaj cirkonstancoj, li insistis, trudiĝas batalspirito firma kaj optimisma por renversi la situacion kaj rekuperi la progreso-ritmojn kiuj certigu socialisman evoluon sur bazoj daŭripovaj kaj  sen retroiroj.
Dum sia parolado, la kuba gvidanto pritraktis plurajn temojn  kaj pri la aprobo de la platforma programo de ekonomika evoluo je longa tempolimo kun vizio ĝis la jaro 2030.
Gravaj temoj kiel la kondiĉ-preparoj por certigi sukcesan procezon de monunuiĝo, kiu ne estos la magia solvo, sed faktoro decida por grava ekonomika efikeco kaj pli justa distribuo de la kreataj riĉaĵoj; li ree konfirmis ke la registaro garantios la bankajn deponojn  en eksteraj valutoj, kubaj pesoj konverteblaj (CUC) kaj kubaj pesoj (CUP), samkiel la kontanta mono de la loĝantaro kaj la juraj personoj naciaj kaj eksterlandaj.
Li asertis ke oni ne devas lasi spacon al hasto nek al improvizado; la iompostioma proceduro ne estas kaprica, nek intenca prokrasto al la necesaj transformoj, tute male, estas bezono por certigi ordon kaj eviti vakuojn kiuj kondukus nin al eraroj kiuj povas nin devii el la proponitaj celoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up