Kubo aprobis la novan Kodon de Familioj, kiu iros al popola referendumo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-22 15:57:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jul 22 (RHK) La Kuba Parlamento unuanime aprobis ĉi-vendredon la Familian Kodon, kaj ĝi estos submetita al popola referendumo la 18-an kaj 25-an de septembro.

En ĉeesto de la armea generalo Raúl Castro, gvidanto de la Revolucio, kaj la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, la ministro 

pri Justico, Oscar Silvera Martínez, emfazis intensan kaj riĉigan procezon, kiu kondukis al la definitiva versio de la dokumento, post fakaj kaj popolaj konsultoj kun profunda demokrata sento kaj aŭtenta rekta partopreno.

La deputitoj aprobis la atesdokumenton de la komisiono pri junularo, infaneco kaj virinaj rajtoj, kiuj kune kun la komisiono pri juraj aferoj, ratifis la validecon de la aprobinda normo.

Post opiniesprimoj de la deputitoj pri la aprobota dokumento, la   sekretario de la parlamento, Homero Acosta klarigis al la deputitoj, ke la 18-an de septembro okazos la referedumo por kubanoj   eksterlande kaj la dua por civitanoj kun voĉdonrajto, kiuj estas en la lando.

La demando, kiujn kubanoj devos respondi, estos: Ĉu vi konsentas kun la Familia Kodo?

Laŭ la detaloj ofertitaj al la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP) 

pri la deviga proceduro, la regularo estos aprobita, se ĝi atingos la plimultan voĉon de la validaj balotoj eldonitaj de la balotantoj, tio estas, 50 elcentoj plus unu el la validaj. balotoj.

La nova Familia Kodo estas karakterizita per sia defendo de homaj kaj 

familiaj rajtoj, la protekto de infanoj, virinoj kaj homoj en situacioj de vundebleco, inter aliaj aspektoj.

Fonto: PL/ACN

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up