UN kaj Britio decidas prokrasti la pintkunsidon pri klimato COP26

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-02 10:14:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN kaj Britio decidis prokrasti la pintkunsido de Klimato pro la efikoj de la nova kronviruso. La pintkunsido estis planita por la venonta novembro en Glasgow, en  tiu ĉi eŭropa lando.

La organizo de COP26 diskonigis la novaĵon ĉi-merkrede argumentante ke la mondo nuntempre alfrontas  tutgloban defion sen antaŭaĵoj kontraŭ Covid-19. La organizo publikigis oficialan komunikon, kiu esprimas la esperon sciigi novan daton por la kunsido.

La antaŭa pintkunsido, antaŭvidita por efektiviĝo en Ĉilio, okazis en Madrido pasintdecembre kaj havis la ĉeeston de kelkaj  internaciaj gvidantoj kaj aktivuloj pri la klimato, interalie, la junulino Greta Thunberg.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up