Díaz-Canel partoprenas la Iberoamerikan Pintkunsidon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-21 09:00:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 21 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez prezentos la avancojn de Kubo rilate sciencon, teknologion kaj novigadon, kiel fundamentaj aksoj por daŭripova evoluo.

La XXVII-a pintkunsido de ŝtatestroj kaj registarestroj sesias el Andoro en formato virtuala, kaj ĝi estos oportuna scenejo kie Kubo dividos siajn spertojn rilate la starigon de kvar entreprenoj de alta teknologio kaj du parkoj scienc-teknologiaj.

La insulan delegitaron ankaŭ formas, kune kun la prezidento, la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez; kaj pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, respektive.

Ĝi ankaŭ montros la rilaton de universitatoj kun la institucioj de scienco, teknologio kaj novigado kun la entreprenoj. Kubo ankaŭ prezentos la progresojn en la uzo de organismoj genetike modifitaj en la agrikulturo.

La ministrino de sciencoj, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez, kiu ankaŭ membras la insulan delegitaron en la Pintkunsido, parolos pri la insula kapablo  fronti la pandemion de Kovim-19 per la evoluigo de kvin vakcinaj kandidatoj, produktado de medikamentoj kaj iloj por  trakti la malsanon.

Al tio aliĝas la atingo de propra diagnozilo por magneta ekstrakto de ARN per nanoteknologio kaj la starigo de virtuala enketilo.

Kiel antaŭaĵo de la XXVII-a Iberoamerika Pintkunsido de ŝtatestroj kaj registarestroj, la pasintan 13-15-an, okazis la kunsidoj de naciaj kunordigantoj kaj respondeculoj de kunlaboro, kaj la II-a kunsido de ministrinoj kaj ministroj de eksteraj rilatoj de Iberoameriko.

Sub la slogano “Novigado por evoluo daŭrigebla: Celaro 2030.Ibeorameriko frontas la defion de la kronviruso", la Pintkunsido hodiaŭa pritraktos la defiojn trudatajn de la Kovim-19 kaj la rolon de novigado fronte al la pandemio, kun rekorda ĉeesto de ŝtatestroj kaj registarestroj.

La virtualan pintkunsidon partoprenas la 22 landoj de la regiono, el kiuj 19 estos reprezentataj de ŝtatestroj kaj registarestroj, krom 29 observantoj kaj reprezentantoj de internaciaj organismoj de UN, la interamerika banko por evoluo (BID) kaj la Banko por evoluo de Latinameriko (CAF).

La politikaj gvidantoj adoptos Finan Deklaron, Sindevigon kaj Agadprogramon por ĉiuj, samkiel 16 komunikojn specialajn, kiuj estos disvastigataj fine de la Pintkunsido. Krome, okazos la transdono de la sekretariejo portempa al Dominika Respubliko kiel gastigonto de la venonta Pintkunsido en 2022.


fonto: Cubadebate
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up