Bruno Rodríguez en Argentino por partopreni pintkunsidon de Celac

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-06 09:00:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero, 6 jan (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez prezidas la delegacion de sia lando, kiu partoprenos de morgaŭ en la XXII-a Renkontiĝo de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac).

Akompanas Rodríguez la vicministrino pri eksteraj rilatoj kaj nacia kunordiganto de Celac, Anayansi Rodríguez Camejo; la ĝenerala direktoro de Plurflankaj Aferoj kaj Internacia Juro, Rodolfo Benítez Verson; la ĝenerala direktoro de Latin-Ameriko kaj Karibio, Eugenio Martínez Enríquez, inter aliaj oficistoj de la Ekstera Ministerio de ĉi tiu nacio.

Ekde la antaŭa tago komencis alveni al Bonaero la diversaj delegacioj, kiuj konsistigas tiun ĉi regionan mekanismon, konsistantan el 32 landoj, kiuj hodiaŭ estos en vespermanĝo, kiun la prezidento, Alberto Fernández, disponigos en la Kultura Centro Kirchner.

Kadre de la tago, la kanceliero, Santiago Cafiero, gvidos ĉi-ĵaŭdon diversajn kunvenojn kun ministroj invititaj al la kunveno.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up