Sciencaj temoj atentindaj en la jaro 2024

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-30 14:02:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prestiĝa revuo Nature publikigis la temojn, pri kiuj la scienco enfokusigos sian atenton venontjare. Inter la plej rimarkindaj eventoj estas la rapida progreso de artefarita intelekto aŭ la revo "atingi" la stelojn. Tio estas Progresoj de Artefarita Intelekto.

La dua temo proponas rigardi al la steloj. Okazas ke fine de 2024, la observatorio Vera C. Rubin, situanta en Ĉilio, ekuzos kelkajn el siaj iloj. Ĉi tiu potenca okmetra teleskopo havas la plej grandan ciferecan fotilon faritan por astronomio. Sciencistoj esperas malkovri multajn momentajn fenomenojn kaj asteoridojn  proksime de la Tero.

La tria temo proponata de la Revuo Nature rilatas al moskitoj uzataj kiel armiloj, tial ke la senprofita organizaĵo Monda Moskito-Programo komencos produkti moskitojn kapablajn batali kontraŭ malsanoj en fabriko de Brazilo en 2024.

Kvara temo rilatas al nova generacio de vakcinoj kontraŭ COVID-19 dum la kvina temo sciigas pri misioj al la Luno. Por la unua fojo ekde la 1970-aj jaroj, la usona agentejo NASA lanĉos pilotatan lunan mision.

La sesa temo proponata de la revuo Nature rilatas al Ultrarapidaj superkomputiloj. Komence de 2024, Jupiter-esploristoj lanĉos la unuan superkomputilon en Eŭropo. La giganta maŝino povas fari kvinmilionojn da kalkuloj je sekundo.

Jen interesa propono de la prestiĝa revuo Nature pri temoj sciencaj por la jaro 2024.


Fonto: Revuo Nature

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up