Kubo kaj Meksiko kunvenas pri migraj temoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-17 09:14:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

14-a kunveno pri migraj temoj Kubo-Meksiko

Havano, jun 17 (RHK) La 14-a Kunveno de la Laborgrupo pri Migrado kaj Konsulaj Aferoj inter la Respubliko Kubo kaj la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj okazos virtuale ĉi-ĵaŭde.

La kunvenon kunprezidos la kuba vicministro pri eksterlandaj rilatoj, Gerardo Peñalver Portal, kaj la vicsekretario pri eksterlandaj rilatoj de la azteka nacio, Maximiliano Reyes Zúñiga, publikigas la oficiala retejo de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Cubaminrex.

Kiel parto de ĉi tiuj konversacioj, la delegacioj analizos la konduton de la migranta fluo inter la du landoj kaj la kontraŭleĝajn agadojn ligitajn al ĝi, kaj interŝanĝos pri siaj respektivaj migraj politikoj.

Ambaŭ partneroj analizos la efektivigon de la Interkonsento-Memorando subskribita de la registaroj de Meksiko kaj Kubo por garantii regulan, ordan kaj sekuran migran fluon inter ambaŭ landoj.

Kun la okazigo de ĉi tiu duflanka kunveno, kontinueco de tiu okazinta la 3an de majo 2019 en Havano, estas ratifita la devontigo de Kubo kaj Meksiko daŭre labori kune por plifortigi kunlaboron en la migranta kaj konsula kampo, kaj fari pli efika la alfronton al  neregula elmigrado.


fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up