La nacia dialogtablo de Venezuelo alvokas subtenon de la internacia komunumo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-18 09:37:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 18 sep (RHK) La nacia tablo de dialogo de Venezuelo, formita de membroj de la konstitucia registaro kaj reprezentantoj de la opozicio, instigis la internacian komunumon subteni la iniciaton, kiu favoras interkonsenton de paco, interkompreno kaj kunvivado en la lando.

Pere de komuniko, la partoprenantoj en la nacia dialoga tablo, konfirmas ke ĉiuj politikaj grupoj daŭre laboras por atingi diplomatan solvon al ĉiuj internaj problemoj, kaj invitas la Eŭropan Union kaj aliajn instituciojn internaciajn kontribui al la kolektiva strebo.

La komuniko emfazas ke “la spirito de tiu ĉi nacia dialog-tablo estas inkluziva, malferma kaj travidebla, alvokante de la unua momento, la malfermecon kaj kunvokon de ĉiuj politikaj faktoroj landaj, kaj samtempe, montrante konkretajn rezultojn kaj necesajn por krei la fidon kaj progreson bezonatajn de la lando.”

Partaj interkonsentoj estis jam faritaj, interalie, la aliĝo al la Nacia Asembleo de la membroj de la socialista partio unuiĝinta de Venezuelo (PSUV) kaj frakcioj alianciĝintaj; revizio kaj alĝustigo de elektaj garantioj, kaj alvoko al la justica sistemo por ke ĝi interkonsentu pri reguloj bonfaraj por kelkaj civitanoj arestitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up