Nicolás Maduro taksas pozitiva unuan semajnon de nacia dialogo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-04 08:01:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, 4 jun (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, taksis kiel pozitiva la unuan semajnon de dialogo kun ĉiuj sektoroj de la lando, iniciato de la Ekzekutivo por atingi interkonsiliĝon kaj serĉi solvojn al la internaj konfliktoj.

Per video diskonigita en sia konto de Twitter, la unua ŝtatestro resumis la intensan tagordon de la semajno  kiun li plenumis “cele evoluigi la produktivajn fortojn naciajn” sciigis la televida ĉeno Telesur.

“Ni havas la kapablon aŭskulti la tutan landon kaj alveni al konkludoj por ekfunkciigi solvojn favore al la interesoj de la popolo”, esprimis Maduro en la sociaj retoj.

Maduro informis ke en tiu ĉi dua semajno de la dialoga procezo tutlanda, li kunvokos komunumojn, intelektulojn, laboristojn kaj al la junularo por decidi strategion por la registara agado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up