Tago de la Esperanta libro kaj kulturo: por interkompreniĝo interkultura

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-15 09:23:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Zamenhofa tago, la 15-an de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo.
En tiu tago,  esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Kompreneble okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.

Laŭ iniciato de unu el niaj plej signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas je la 15-a de decembro ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis en  1931), ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro, Esperanto-literaturo, kulturo.

Legemuloj, kleriĝemuloj pri la esperantaj literaturo kaj kulturo estas invitataj aĉeti libron aŭ komenci legadon de nova esperanta libro, ankaŭ per tio celebru la Esperanto-literaturon je tiu tago.

Hodiaŭ ekzistas kaj plukreskas abunda, tutmonda esperanta literaturo (originala kaj tradukita), kiu same, kiel la lingvo mem celas disvastigi la diversajn kulturverkojn, kaj samtempe ebligi al alilingvanoj ĝui la verkojn de alietnanoj, tiel kontribuante al justa, egalrajteca komunikado, kun respekto al lingva kaj kultura justecoj, riĉecoj, diverseco kaj strebante al la konservado de tiuj.

Lige al tiu ĉi festinda tago, Universala Esperanto-Asocio, en sia 1000-a Gazetara Komuniko, ankaŭ emfazis ke en la Zamenhofa tago, “ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.”

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up