Agadoj por la Tago de Kuba Kulturo anoncitaj en Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-06 09:16:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN.

Kolokvoj, paneloj, interŝanĝoj pri kultura laboro en komunumoj, omaĝoj kaj agnoskoj al institucioj kaj personecoj estas inter la agadoj por la Nacia Kultura Tago, anoncis ĉi-marde Raulicer García, provinca direktoro de la sektoro en Santiago de Kubo.

En gazetara konferenco, li informis, ke la tago komenciĝos la 10an de oktobro per la omaĝo al Carlos Manuel de Céspedes en la tombejo Santa Ifigenia, kaj la deponejo de floraj oferoj en la samnomaj parkoj kaj Serrano, situantaj en la centro de la urbo.

Kiel li diris, tiutage ili omaĝos Mente Sana, projekton aperintan en 2001 laŭ la volo de artinstruistoj, kun granda efiko al la loĝantoj de la distrikto Abel Santamaría, de la ĉefa komunumo, kaj kiu montras gravajn rezultojn por la kvalita kaj daŭra komunuma laboro.

Li komentis la okazigon de paneloj pri raseco en intelekta laboro post januaro 1959, en la sidejo de la provinca komitato de la Unio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo -Uneac-, kaj tiu dediĉita al la ĵus forpasinta poeto kaj eseisto Marino Wilson, ĉe la librovendejo Amado Ramón.

Okazos pluraj alispecaj aranĝoj, kaj spite al tendenco kontrola de la pandemio, la ĉefaj platformoj por la celebrado estos virtualaj.

La tago finiĝos per festo en la ĉefa salono de la Teatro Heredia, kiu estos elsendita de la aŭd-vida kompanio Lía Videos pri Streaming Kubo kaj la pli ol 140 paĝoj asociitaj kun la platformo en Facebook.

Ĉiun 20-an de oktobro, la Tago de Kuba Kulturo estas festata memore al la unua fojo kantita la Bayamo-Himno, kiu fariĝis nacia himno, en la sama dato en 1868.

La kunmetaĵo de Pedro Figueredo simbolas la kuraĝon kaj persistemon de tiuj naskita en la plej granda de Antiloj kaj ĝis hodiaŭ ĝi akompanas ĉiun batalon kaj atingon ene kaj ekster la insularo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up