Kubo priploras forpason Pablo Milanés

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-22 12:07:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Internet.

Havano, nov 22 (RHK)  Sufiĉas nur revizii sociajn retojn por konsenti, ke la morto de la kantverkisto Pablo Milanés, mortinta en la aĝo de 79 jaroj en Madrido, hodiaŭ kunigas la naskitojn en Kubo en malĝojo, malgraŭ politikaj diferencoj aŭ muzikaj preferoj.

Kaj veras, ke la kantoj de la fondinto de la Kuba Nova Trobadora Movado, kune kun Silvio Rodríguez kaj Noel Nicola, estas nediskutebla parto de la sono de la  lastaj ses jardekoj sur la kariba insulo.

Diversaj institucioj kaj personecoj de la kuba kulturo transdonis sian kondolencon al familio, amikoj kaj la multaj sekvantoj de lia laboro.

La kuba ministro pri kulturo, Alpidio Alonso, konstatis, ke ne ekzistas vortoj, kiuj povas esprimi la grandegon de la perdo, kiun la morto de Pablo Milanés reprezentas por la kuba Kulturo.

“Lia poezia kaj muzika heredaĵo estas senmorta. Nia kondolenco estu al lia familio, amikoj kaj adorantoj tra la mondo," li diris en sia Twitter konto.

"Malĝoja novaĵo. Kubo adiaŭas Pablo Milanés, unu el la esencajoj de nia kulturo. Lia muzika kreaĵo ĉiam akompanos nin”, skribis ankaŭ en tiu socia reto la prezidanto de la Unio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, Luis Morlote.

La fama pianisto kaj gajninto de la Nacia Muzika Premio Frank Fernández kondolencis hodiaŭ pro la fizika foriro de la kantverkisto kaj trobadora-ikono en Kubo kaj Latin-Ameriko.

Siaflanke, la kuba muzikisto Alain Pérez klasifikis Milanés kiel "senfinan instruiston pri muziko kaj poezio de arto kaj ĝojo" kaj faris publikan sian omaĝon al la aŭtoro de klasikaĵoj kiel Yolanda aŭ El breve espacio en que no estás,  per siaj ciferecaj platformoj.

Alia speciala kondolenca mesaĝo estis komunikita de la kuba kompanio Acosta Danza, memorante Milanés kiel "unu el la plej grandaj Kantaŭtoroj de nia insulo, inter la plej ŝatataj kaj sekvataj en la iberamerika muziko".

Dolorplene, la fama kuba decimisto Alexis Díaz Pimienta rememoris ĉi-vespere sur sia paĝo de Fejsbuko sian tekston dediĉitan al la aŭtoro de tiom da emblemaj kantoj de la iberamerika pentagramo.

Ekde la pasinta 11-a de novembro, la Nacia Muzika Premio (2005) estis enhospitaligita en Madrido, estante kuracita pro la efikoj rilataj al la klinika situacio kaŭzita de onkohematologia malsano, kiun li suferis dum pluraj jaroj.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up