La 110-a UK okazos en 2025 – en Brno, Ĉeĥio!

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-03 10:04:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Gazetara Komuniko de UEA

Laŭ informo publikigita de la gazetara servo de Universala Esperanto-Asocio (UEA),  por  la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo.

La UK okazos en Ĉeĥio la duan fojon: antaŭe dufoje ĝi okazis en Prago (1921 kaj 1996), sed en 1921 la urbo ankoraŭ estis ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio (kiu fariĝis Ĉeĥio kaj Slovakio en 1993). La gastiga urbo de 2025 tamen estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.

La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) invitis kongresi en Brno ankaŭ pro la vigla nuntempa Esperanto-grupo (la unua en Ĉeĥio), kie kunvivas gravaj movadanoj kiel ekz-e Miroslav Malovec, Oldřich Arnošt Fischer, Josef Vojáček kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-nivelo. La inviton subtenis ankaŭ la regiona Brna Kongresa Buroo kaj la urbo Brno mem.

Por konatiĝi kun la urbo ni rekomendas ankaŭ spekti la video-registritan prezenton de Brno rekte de Mirka Tomečková, la edzino de la prezidanto de ĈEA, Jiŕí Tomeček: https://www.youtube.com/watch?v=-hwAUOPpVD8

UEA do kongresos en Brno, orienta Ĉeĥio, en 2025. Ĉu ankaŭ vi partoprenos? La 110-a UK estas planata por okazi de la 19-a ĝis la 26-a de julio. La kongresejo estos la Universitato Mendelu (Mendel-Universitato en Brno), la urba universitato por estontaj agrikulturistoj, ĝardenistoj, ekologoj, sed ankaŭ ekonomikistoj kaj pedagogoj.

Kaj UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 109-a UK okazonta en Aruŝo, Tanzanio. La 2-a aliĝperiodo de la 109-a UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2024.
Interesitoj  ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo:  https://uk.esperanto.net/2024.

 

Fonto: Gazetara Komuniko: uea.org/gk/1164a1

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up