La 111-a UK okazos en 2026 en Graz, Aŭstrio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-07-02 09:12:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kongresurbo Graz

Laŭ informo diskonigita de EKO ĉi-semajne, por la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela Graz (Graco) estos la kongresurbo.

Graz estas la ĉefurbo de la provinco Stirio. Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas “kasteleto”. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno) kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj.

Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno. Pro siaj turismaj vizitindaĵoj kaj oferto de gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de Ĝojo. Graciplena urbo.

Jam frue estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton. De tiam gastiĝis en la urbo pluraj Eo-eventoj, inter ili la Aŭstria Esperanto-Kongreso de 1913, 1926, 1949 (okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto ‘Esperanto’ kaj 2024. Ankaŭ la Internacia Junulara Kongreso de 1970 kaj la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987 (dum kiu Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado).

Intertempe la Esperanto-klubo de Graz aktivas. En 2023 aperis oficiala 42-paĝa gvidilo de la urbo en Esperanto. Tiu gvidilo estas internacie senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz, pri kio raportis UEA.facila (https://uea.facila.org/loke/graz-r75). Graz havas placon nomitan Esperantoplatz.

La UK-oj konsistigas la plej gravan jaran eventon de la internacia Esperanto-movado, kie ariĝas centoj da esperantistoj por kundividi spertojn, plani kaj uzi esperanton en diversaj branĉoj de la homa scio, lernado, kunvenoj sciencaj, fakaj, literaturaj,  turismo kaj kulturo.


Fonto: EKO

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up