Okazos la X-a Internacia Muzikfestivalo Ponto al Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-01 11:38:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: ACN

Muziko estas parto de nia vivo, kiu en Kubo estas parto de nia ĉiutaga vivo. Tial, ĉiam estas muzikaj eventoj tra la tuta jaro. Provo pri tio estas la baldaŭa internacia festivalo nomata Ponto al Havano.

La organizantoj de la festivalo sciigis ke temas pri la deka eldono de la muzika evento, ĉi foje kun la slogano Mia Havano estas muziko. Ĝi sesios inter la 29-a de aprilo kaj la unua de majo.

Tiu ĉi festivalo estas aŭspiciita de la entrepreno de muzikaj sonregistroj kaj eldonoj, nomata   Egrem, kaj ties ĉefa scenejo estos la sociaj retoj.

La kondiĉoj trudataj de la pandemio de Kovim-19 ne estos baroj por prezenti ampleksan rigardo-varion, kiu inkluzivos koncertojn, teoriajn debatojn, ĝuo de sonarkivoj, intervjuoj, fotografia konkurso, kaj aliaĵoj.

Oni debatos pri la defioj derivitaj el la neeblo fizike koncerti kaj fari aliajn a masajn spektaklojn meze de tiom da necerteco tutmonda.

Krome, la kuba muzikistoj, ĵurnalistoj, muzikologoj kaj internaciaj figuroj, kiuj partoprenis en antaŭaj eldonoj de la festivalo, pritraktos la “revolucion en la industrio de la muziko: kiel videbliĝi kaj krei enspezojn en la nova cifereca erao.

Alia bona propono de la festivalo estos la publikigo de la dua volumo de la KD Ponto al Havano, kiun partoprenas artistoj kiel la duopo Andy kaj Lucar, Buena Fe, David Blanco kaj aliaj.

La festivalo Ponto al Havano celas unuigi profesiulojn de la muzika medioi kaj krei aliancojn en unika etoso por pritaksi la bonaĵojn kaj defiojn de la nuna kunteksto en la muzika industrio.

Pasintjare la festivalo estis nuligita  pro la kronviruso. Ĉi-foje la evento efektiviĝos kaj ĝi estos kiel kutime, itinera, inkluziva kaj amasa. La sola diferenco estas ke ĝi okazos tra la diversaj platformoj enliniaj, kiuj tiom multe helpis al la artistoj kaj institucioj kulturaj kaj muzikaj dum tiu ĉi periodo.

 

Fonto: ACN-Tribuna de La Habana


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up