Censo de loĝantoj kaj loĝejo okazos en 2022

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-31 09:58:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 31 (RHK) La venonta censo de loĝantoj kaj loĝejoj okazos en Kubo en 2022, informis Juan Carlos Alfonso Fraga, vicestro de la Nacia Oficejo de Statistikoj kaj Informado, kiu precizigis ke la pasintan 25-an de marto oni kreis la organizan komisionon en ĉeesto de la vicunua ministro kaj ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil Fernández.

La funkciulo klarigis ke estas esence kolekti informojn por la planoj de nacia evoluo, kaj tiu estas unu el la ĉefaj celoj de tiu ekzerco, kies antaŭaj eldonoj okazis en 2002 kaj 2012.

Dum  radiotelevida programo Ronda Tablo, oni informis ke baldaŭ en Havano oni plenumos enketon en pli ol 3 000 loĝejoj pri la pandemio de Kovim-19.

La censo de loĝantoj kaj loĝejoj konsistigas la esploron statistikan pli gravan de iu lando, kaj unu el la plej trascendaj en la socia kampo, konsiderande ĝian utilon. La slogano de tiu ĉi censo en Kubo estas "Ni kalkulas je vi".
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up