Premio iberoamerika de kino por Kubo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-30 07:57:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La iberoamerika premio de kino  Fénix, estis donita en ties unua eldono al la internacia festivalo havana de la nova latinamerika kino pro ties enorma kontribuo al la evoluo kaj disvastigo de la regiona kinoarto kaj formado de spektantaroj.

La laboro plenumita dum pli ol tri jardekoj flanke de teamo kapita hodiaŭ de Iván Giroud, en kiu pluvivas la animo de ties fondinto Alfredo Guevara kaj aliaj elstaruloj kiel Santiago Álvarez kaj Gabriel García Márquez,  meritas je rekono  tial ke la kulturo estas vojo kiu ebligas proksimiĝon kaj interkonatiĝon, laŭ deklaris la organizantoj de la premiado.

La premiado estos festo antaŭ la jam proksima nova eldono de la havana festivalo kaj alia motivo por stimuli la preparadon faratan de la organiza komitato.

La 36-a eldono de la festivalo, okazonta inter la 4-a kaj 14-a de decembro estos dediĉita al García Márquez.

Organizita de Cinema 23, asocio de elstaraj kinofaristoj kaj specialistoj, la premio Fénix rekonas kaj celebras la laboron de la kinofaristoj en Latinameriko kaj la Ibera Duoninsulo, kaj ties ceremonio okazos en Meksiko.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up