Partoprenos Kubo en eksterordinara kunsido de ministroj de la iberoamerika konferenco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-30 08:52:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 30 (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, partoprenos hodiaŭ en la eksterordinara kunsido de ministroj de eksteraj aferoj de la Iberoamerika Konferenco.

Laŭ komuniko de la ministerio, la kunsido okazos virtuale sub la slogano Novigado por daŭripova evoluigo—Celo 2030. Iberoameriko fronte al la defio de la kronviruso.

Kiel parto de la insula delegitaro ankaŭ partoprenos la unua vicministrino de ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Ana Teresita González, kiu respondecas pri la kunlaboraj programoj.

Laŭ la retejo de la XXVII Iberoamerika Pintkunsido 2020, la ministroj pritraktos aferojn debatitajn en preparaj iterŝanĝoj kie elstaras la bezono pri komuna agado por batali la gravajn sekvojn sanitarajn, ekonomiajn kaj sociajn de la Covid-19.

Oni esperas ke la deklaro de la renkontiĝo enhavu la urĝon doni “tutgloban kaj kunordigitan respondon al la nuna krizo, tiel ke la rekuperiĝo estu inkluziva, daŭripova kaj resilienca”, aldonas.

Dum la pandemio, Kubo defendis tiujn poziciojn en diversaj internaciaj scenejoj kaj rekte kunlabora en la batalo kontraŭ la malsano per kuracistaj brigadoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up