La aŭtoritatuloj de la venezuela ŝtato de Nueva Esparta sciigis ke oni finas la preparlaborojn por efektivigi la kariban matĉon de basbalo ekde la venonta 1-a de februaro.
Laŭ antaŭvidas la turisma korporacio de tiu ŝtato, oni atendas ke alvenos proksimume 40 mil vizitantoj por spekti la matĉon kaj profiti por turismi en la alloga naturo de la insulo.
Tiucele jam estas pretaj aldonaj unuoj por subteni la turisman programon, interalie, por la belvidejoj El Portachuelo del Maco kaj Insulo Bonita, la Fortreso de La Galera, la komercaj centroj kaj aliaj.
Ekde la 25-a de januaro oni garantios la sekurecajn unuojn kiuj devas garantii la sukcesan evoluon de la ludoj.
La kariba matĉo de basbalo estas unu el la plej allogaj eventoj sportaj de la profesiaj ligoj, kies nuna ĉampiono estas Meksiko; la ĉi-jaran matĉon partoprenos ankaŭ Dominika Respubliko, Portoriko kaj Venezuelo, plus Kubo kiu estas invitita.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Prezidento Díaz-Canel denuncas novan agresan planon de Usono kontraŭ Kubo
- Hispana vicprezidento dialogas kun vicĉefministro kuba
- Kubo alvokas en Sevilo elimini trudregulojn
- Malalta usona ĉambro de reprezentantoj voĉdonas finan version de impostplano de Trump
- Kubo rifuzis prezidentan memorandon kiu akrigas la usonan blokadon