Karibaj ludoj: Portoriko estas ĉampiono de basbalo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-08 07:17:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 feb (ESPN-RHK) La teamo Criollo de Caguas de Portoriko venkis 1-0 la teamon Aguilas de Mexicali de Meksiko en 10 matĉeroj dum la fina matĉo de la Karibaj sportludoj 2017, ĉi-marde en emocia kaj dramoplena ludo okazinta en la stadiono Tomateros de Culiacán, Meksiko.

Kun pli ol 19 mil fanatikuloj subtenante la lokan teamon, la Criollos ne ĉesis en sia celo kaj gajnis la trian ludon decidigan, depost komenci kun perdoj de tri ludoj dum la tuta matĉ-serio.

Pli ol 130 mil amantoj pagis por ĉeesti unu el la klasikaj sportludoj de la kariba regiono kaj, ĉi-foje, la pli  bone organizita dum la lastaj tempoj.

En la dua pozicio restis Meksiko, sekvis Venezuelo, Kubo kaj laste Dominika Respubliko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up