Portoriko: la rajto je memdetermino kaj sendependeco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-18 09:01:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN, 18 jun (RHK) La postulo de Portoriko por sendependeco alvenas al UN kiu analizos en la komitato por senkoloniigo la situacion de tiu teritorio submetita ankoraŭ al regado kolonia de Usono.

Tiel estas esprimite en la projekto de rezolucio prezentita de Kubo en tiu instanco, kiu konfirmas la rajton nekontesteblan de la portorika popolo al libera memdetermino kaj sendependeco, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Ĝi ankaŭ konfirmas la latinamerikan kaj kariban karakteron de tiu teritorio kun ties propra kaj ne konfuzebla indenteco nacia, kaj alvokas la usonan registaron impulsi procezon kiu ebligu al la portorikanoj efektivigi sian rajton je memdetermino, sendependeco kaj decidopovo.

La projekto de rezolucio esprimas zorgojn pro la decido de la usona kongreso altrudi estraron de financa kontrolo al Portoriko  por efektivigi plenan povon super la ekzekutivaj kaj leĝofaraj funkciuloj en temoj fiskaj, ekonomiaj kaj buĝetaj.

Same, oni observas kun antaŭzorgoj la detruajn efikojn de la uraganoj Irma kaj Maria en tiu kariba insulo, kiu unu jaron poste ankoraŭ restas en profunda humanitara krizo.

La postulo de sendependeco por la portorika nacio havas vastan subtenon de personecoj, registaroj kaj politikaj fortoj de Latinameriko kaj Karibio.

Pluraj deklaroj de la gvidantoj de la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (Celac), la movado de nealiancitaj landoj (Mnoal) kaj la Bolivara  alianco por la popoloj de Nia Ameriko (Alba-TECP) ankaŭ konfirmas la rajton de la portorika popolo.

Tiu ĉi estas la rezolucio 37, la plimulto prezentita de Kubo, kiu estas analizita en la komitato de UN por senkoloniigo pri la temo de Portoriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up