Neeldonita ludo difinos la reĝon de la nacia basbala sezono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-17 12:20:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Post sesmonata sezono maltipa,  la nacia matĉo de basbalo alvenas al la fina etapo, kiun partoprenos la venkintaj teamoj Matanzas kaj Granma, ĉefrolantoj en neeldonita ludo.

La konkurado por la krono de la kuba basbalo estas en paŭzo pro pozitivaj kazoj de Kovim-19 en la trupo de Granma, sed la atendoj levas la pasiojn kaj antaŭvidas rivalecon, kvankam ankoraŭ ne estas informita la dato por komenci la matĉon.

La manaĝero Carlos Martí esprimis ke “ni atendas novajn provojn de PCR” pri la situacio sanitara de sia teamo Granma kaj tuj kiam ni eliros de tiu ĉi situacio, li aldonis, la ordono estas disciplino kaj trejniĝo.

Laŭ la historio de tiuj ĉi matĉludoj tutlandaj, neniu ferma ludo inter tiuj du teamoj okazis antaŭe, tamen, ambaŭ sumas plurajn matĉojn ene de finaj etapoj postsezonaj, kio vigligas la atendojn kaj malfermas spacojn al nova konkuro.

Kun la fermo de tiu ĉi tutlanda matĉo, la insula basbalo antaŭvidas kunvenigi grupon de ludistoj cele elekti siajn reprezentantojn por la III-a Kariba Pokalo okazonta venontaprile en Curazao.

Tiu evento estos bona okazo por sinprepari survoje al la antaŭolimpa turniro de Ameriko, kiu donos unu lokon por la Olimpaj Ludoj en Tokio, kiu laŭ la plano komenciĝos la 23-an de julio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up