Oficiala malfermo de la Tutamerikaj Sportludoj en Ĉilio: atleta vilao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-20 10:57:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Ĉilio, okt 20 (RHK) Unu el la grandaj sportaj kaj urbaj heredaĵoj de la Tutamerikaj Ludoj sendube estos la vilao, kie miloj da atletoj restos dum la kontinenta evento, kiu oficiale malfermos hodiaŭ en Ĉilio.

Lokita en la komunumo Cerrillos, en la sudokcidento de la ĉefurbo, la tutamerika urbo kovras areon de 6,4 hektaroj kaj estis konstruita en rekorda tempo de 21 monatoj.

En vizito farita de la gazetaro akreditita al la plursporta aranĝo, oni povis aprezi la majestecon de la konstruaĵo, kiu havas 17 turojn inter ses kaj 17 etaĝoj.

La vilao posedas modernan centro por la gazetaro, gimnazioj, la polikliniko, la fizioterapioĉambro kaj la konstruaĵoj kie estas loĝigitaj la delegacioj estis aliaj instalaĵoj al kiuj pli ol 200 ĵurnalistoj havis aliron.

Kiel kulmino, la Promenejo Tutamerika, publika spaco en la centro de la komplekso, kie staras la skulptaĵo de la artisto Francisco Gacitúa kiu reprezentas plumon de diversaj koloroj de la maskoto de la okazaĵo: Fiu.

Kvankam la oficiala malfermo de la ludoj okazas ĉi-vendrede, la konkursoj komenciĝis la 18-an kaj daŭros ĝis la 5-a de novembro.

Dume, de la 17-a ĝis la 26-a de la venonta monato la komplekso gastigos la partoprenantojn en la Para-Tutamerikaj Ludoj.

Post kiam la kontinenta evento finiĝos, la 1,355 loĝejoj de la urbo estos asignitaj al vundeblaj familioj kiuj havas subvenciojn de la Ministerio de Loĝado.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up