Kampanjo en Ĉilio solidare al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-11 08:07:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto:PL

Santiago de Ĉilio, okt 11 (RHK) Kubo ne estas sola, ĝi estas la nomo de kampanjo disvolvita de amikoj de la kariba lando en Ĉilio kun la celo kolekti monrimedojn por helpi ripari la damaĝojn kaŭzitajn de la uragano Ian.

Vasili Carrillo, unu el la organizantoj klarigis al Prensa Latina, ke "Ĉi tiu iniciato komenciĝis el mem-kunvoko de amikoj, kiuj iel havis ian rilaton kun Kubo, kelkaj loĝis aŭ studis tie, kaj ankaŭ de kubanoj loĝantaj en ĉi tiu lando."

"Ni organizis rapidan, urĝan kaj mallongan kampanjon, por ke helpo alvenu kiam necesas", ĝi komenciĝis la 3-an de oktobro kaj daŭros ĝis la 18-a, kvankam ĝi povus daŭri iom pli longe, diris Carrillo.

La celo estas kolekti monon per banka konto por aĉeti elektrajn provizojn kaj iujn materialojn kiel kaskojn, gantojn, ŝaltilojn, kablojn, kaj sendi ilin al la insulo kunordige kun solidarecaj organizoj en Argentino kaj Panamo, li diris.

Kadre de tiu ĉi iniciato okazos la 15-an de oktobro roko, kie iuj artaĵoj donacitaj por la kampanjo estos loteriaj kaj aŭkciataj.

Dume, la murpentraĵisto Alejandro Mono González desegnis pentraĵon, de kiu mil ekzempleroj estos presitaj kaj liveritaj al malsamaj punktoj en Santiago.

Dum ĝi trapasis la okcidenton de la insulo la 27-an de septembro, uragano Ian tuŝis pli ol 94 000 hejmojn kaj lasis la provincojn Pinar del Río, Artemisa, Mayabeque kaj Havano tute sen elektro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up