Damaĝoj de la usona sieĝo en la insula ekonomio: abelkulturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-12 10:11:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Abelkulturaj esploroj en Kubo

Meze de la politiko de ekonomika agreso altrudata al Kubo dum pli ol 5 jardekoj flanke de sinsekvaj usonaj administracioj, speciale la ekonomia sieĝo por sufoki la eksportajn agojn kaj investojn, Kubo havas bone difinitan ŝtatpolitikon ĝis la jaro 2021.

En tiu politiko oni prioritatas impulso al evoluigo de la sektoroj de kafoproduktado, nutraĵoj, abelkulturo, inter aliaj, kiuj kontribuas al popaŝa rekuperiĝo de eksportaĵoj.

Por kelkaj provincoj kubaj estas realo la kombino de informo en reala tempo pri la kuba panoramo de la apikulturo, tio estas, pri apikulturejoj, produktistoj, specoj de la mielflaŭro kaj riskozonoj, inter aliaj variabloj.

En tiu ĉi 2018 tiu ĉi laboro okazas en la centra regiono de la lando, prioritate por la centro de abelkulturaj esploroj, institucio kiu provizas la scienc-teknikan bazon de la abelkultura ĉeno, ligita al la koncernaa programo, kaj garantias la starigon de produkto-kvalito, kiel rezulto de bonaj praktikoj.

Tiu ĉi institucio certigas la kvaliton de la mielo por eksportado, laŭ la postuloj de la validaj normoj. La produktado de tiu ĉi branĉo eksportebla travivas modernigan procezon kaj kreskon en la kvalito, laŭ la internaciaj postuloj.

Laŭ la specialistoj, grava parto de tiu kapacito kuŝas en la homaj rimedoj, kaj tial estas strategia demando posedi projektojn por la estonteco, kiu ebligu daŭre aktualigi la atingojn kaj la internacian interŝanĝon kun prioritato en la kunlaboro Sudo-Sudo, tiel ke oni povu trarompi la dependecon de la grandaj laboratorioj kaj redukti la sekvojn de la politiko de ekonomia sieĝo altrudata  de Usono kontraŭ Kubo kiu etendiĝas al ĉiuj sferoj de la insula ekonomio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up