Kubo estas malferma kaj alirebla al eksterlanda kunlaboro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-09 09:28:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ekonomio restas streĉita pro la efikoj de la tutmonda financa krizo, la damaĝoj provokitaj de naturaj fenomenoj kaj la usona sieĝo komerca kaj ekonomia, tamen, la insulo restas daŭre malfermita al kunlaboro kun eksterlando en pluraj branĉoj de produktado kaj servoj.

De antaŭnelonge, insulaj aŭtoritatuloj prezentis al pluraj ĉinaj entreprenistoj eblecojn al komunaj projektoj. Ĉinio  estas la dua komerca partnero de Kubo ĉi-momente kaj de tie povas kreski investo-kvantoj en diversaj agadkampoj.

Estis informite ke de aliaj mondopartoj same bonvenus ofertoj pri teknologioj, financado kaj merkato, kontribuo harmoniigebla kun la homa kapitalo, altnivele preparita kaj la loka infrastrukturo.

Kubo prezentas al siaj potencialaj partneroj katalogon sufiĉe vastan pri kojunkturo de negocoj en branĉoj kiel la baza industrio, speciale en la esplorado kaj eltirado de kruda petrolo.

Kelkaj firmaoj aliĝis jam al tiu ĉi malferma programo kaj investis financajn rimedojn kaj ekipaĵojn en Kubo, inter ili, troveblas firmaoj de Vjetnamio, Venezuelo, Hindio, Malajzio kaj aliaj.

Danke al tiu kunlaboro reciproke avantaĝa kaj  kreskinta  kvalifikado de kubaj teknikistoj, kapablaj mem esplori puton per avangarda teknologio, Kubo produktas petrolkvanton kun akompana gaso  kovranta 47%  de siaj bezonoj.

Ekzistas aliaj  ekonomio-branĉoj kiuj povas ricevi eksterlandan kapitalon aŭ starigi aliajn specojn de asociiĝoj kiel kontraktoj pri komuna produktado kaj administrado-mastrumado, krom miksaj entreprenoj.

Kadre de tiuj ĉi lastaj variantoj progresas parto de la turisma industrio, tiel ke la insulo impulsas turismon de naturo, kulturo kaj amuzo sana, krom la tradiciaj ofertoj de suno kaj plaĝo.

Kompreneble, multaj obstakloj daŭre leviĝas, tre aparte pro la agresema eskalado usona kies celo estas malstimuli la investojn de kapitaloj por sufoki la ekonomion kaj tiel pruvi ke la socialisma modelo fiaskas. Kiel diras elstaraj ekonomikistoj, se iam Usono suferos nur parton de sia propra ekonomia kaj komerca sieĝo, kiel ĝi altrudas al Kubo, certe, ilia ekonomio estus katastrofa. Do, libera komercado estas daŭre malpermesata por Kubo, kio streĉigas la insulan ekonomion kaj baras la progresemon kaj ekonomian progreson.

Spite al ĉio, Kubo estas malferma kaj alirebla al eksterlanda kunlaboro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up