Kubo ratifas sindevontigon al eksterlanda investo en sia evolustrategio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-27 09:34:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Forumo de negocoj en Hotelo Nacional

Havano,  nov 27 (RHK) La Ĉefministro de la Respubliko de Kubo, Manuel Marrero Cruz reasertis, ke eksterlanda investo estas esenca komponanto por antaŭenigi la ekonomian disvolviĝon de la nacio, ĝian strategion por 2030, kaj kontribui al la bonfarto de la popolo.

Parolante en la Kubo-Itala Komerca Forumo, okazinta en la Hotelo Nacional, la registarestro diris, ke nia lando estas malfermita al la mondo, "ni bonvenigas ĉiujn interesatojn kun konkurencaj proponoj kaj sub reciproke avantaĝaj kondiĉoj por ambaŭ partioj".

Marrero Cruz progresis pri la ĝisdatigo de la eksterlanda investa politiko, kiu donos novajn komercajn ŝancojn al eksterlanda kapitalo.

Li ankaŭ dankis la italajn amikojn pro ilia laboro en subteno de la nacia sansistemo kaj la donacoj por alfronti la pandemion.

"Ĉi tio pruvas la interligojn de reciproka helpo, kiujn niaj nacioj konstruis, krom la agoj de la kubaj medicinaj brigadoj en la regionoj Lombardio kaj Piemonto dum la plej kompleksaj momentoj de la pandemio," li emfazis.

La kuba ĉefministro elstarigis la fundamentajn transformojn faritajn en la socialisma ŝtata entrepreno por pliigi ĝian efikecon kaj aŭtonomion, kaj kies mezuroj metas ĝin en pozicion por fari komercon kaj partnerecojn kun eksterlandaj komercistoj.

Siavice, la enkorpiĝo de mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (MEPME) en la ekonomio kontribuos al la pliigo de produktiveco, kiu efikos al la postulo pri importado, profite al eksterlandaj provizantoj.

La altranga gvidanto rekonis la laboron de Claudio Cardini, prezidanto de la Grupo Daiquirí Tours (kun entreprenoj en diversaj kubaj sektoroj) kaj granda amiko de la Insulo, por kuraĝigi ekonomiajn ligojn.

Dume, montrante la potencialon de la lando kiel investa loko, Rodrigo Malmierca Díaz, estro de Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo raportis, ke venontmardon, en la kunteksto de la IIa Komerca Forumo Kubo 2021, la nova Portfolio de Ŝancoj de Eksterlanda Investo kiu enhavas 503 projektojn el ĉiuj sektoroj, distribuitaj en la kubaj provincoj, kun taksita investa kvanto de 12 miliardoj da dolaroj.

Kvankam la ekonomiaj rilatoj inter Kubo kaj Italio spegulas malpliiĝon en la lasta jaro, pro la efiko de la pandemio sur la tutmonda ekonomio, la eŭropa nacio estas la naŭa komerca partnero de la plej granda insulo en Antiloj kaj la tria en la Unio Eŭropa.

"Ni aspiras, ke italaj kompanioj ludu gvidan rolon en la procezo de ĝisdatigo de la ekonomia modelo kaj la reakiro de la ekonomio", diris Malmierca Díaz.

Flanke de Kubo  partoprenis la estroj kaj vic-estroj de Ekstera Komerco kaj Ekstera Investado, Kulturo, Scienco, Teknologio kaj Medio, Industrioj, Turismo, Transportado, Komunikado, Agrikulturo kaj Konstruado.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up