Kubo kaj la EU rekomencos la dialogon en etoso konstrua kaj respektema.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-02 07:30:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

“La negocprocezo pri la interkonsento de  kunlaboro kaj politika dialogo malfermas novan kaj konstruan etapon en la reciprokaj rilatoj inter Kubo kaj la Eŭropa Unio (EU) kaj spegulas la decidon reciprokan impulsi etoson de respekto kaj kunlaboro por evoluigi la nunajn kaj estontajn rilatojn”, esprimis en Bruselo la kuba ambasadorino Norma Goicochea al la informagentejo Prensa Latina.

Goicochea emfazis ke nur malmultaj tagoj mankas por la 6-a dialoga sesio, kaj la etoso konstrua kaj respektema estas la karakteriza elemento de la 5 antaŭaj laborsesioj.

Ŝi klarigis ke la procezo, celanta provizi la reciprokajn rilatojn je kontrakta kadro, per si mem signifas “la agnoskon flanke de la membroŝtatoj de la Unio, pri la bezono aktualigi sian politikon rilate al Kubo”.

Sendube,  la decido adoptita la 10-an de februaro de 2014 flanke de la ministra konsilantaro pri eksteraj aferoj de la EU por iniciati tiun ĉi vojon, forlasis pli ol 15 jaroj de politiko unuflanka, malnoviĝinta kaj fiaska, ŝi aldonis.

Ŝi ankaŭ esprimis ke en la kunteksto por fortigi la rilatojn ankaŭ enskribiĝas la 6-a sesio de politika dialogo je ministeria nivelo kaj pri teknika dialogo pri homaj rajtoj, ambaŭ okazintaj en aprilo kaj junio, respektive.

La diplomatino ankaŭ esprimis ke la unuanima subteno de la landoj de la Unio al la kuba rezolucio prezentita en UN postulanta la haltigon de la usona sieĝo komerca, ekonomia kaj financa altrudata de Usono, estas “nekontestebla signo de la  nivelo atingita en niaj reciprokaj rilatoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up