Ekzerco Meteoro 2021: sinpreparo fronte al la uragana sezono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-22 11:50:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Bildo / Perlavisión

Havano, maj 22 (RHK) La popola ekzerco Meteoro 2021 survoje al risko-redukto de katastrofoj, estas tradicia maniero precizigi ĉion necesan por alfronti la uraganan sezonon en Kubo.

Ĉi-sabate, sen preteratenti la sanitarajn regulojn kaŭze de la Kovim-19, la regorganoj koncernataj trejniĝas per konkretaj kaj preventaj agojn. 

Tiurilate, la gvidantoj devas decidi pri la regulaĵoj adoptendaj kaj la provizoj necesaj fronte al la ebleco ke tropika ŝtormo alvenu al la insulo meze de la nuna epidemiologia situacio kompleksa.

La evento Meteoro 2021, kunordigata de la Civila Defendo kaj aliaj institucioj,  estas integrita al la necesaj taskoj por fronti eblan kreskon de moskito-infektado en la pluva sezono.

La loĝantaro estas kunvokata partopreni dimanĉe per agoj preventaj kiel purigado de akvokondukiloj, fortigo de pordoj kaj fenestroj, prizorgoj de ĝardenoj kaj arboj, interalie.

Ĉiujare, la uragana sezono komenciĝas la 1-an de junio kaj daŭras ĝis la 30-a de novembro. En tiu ĉi periodo formiĝas tropikaj ŝtormoj kaj uraganoj en la Atlantika Oceano kaj la Kariba Maro, kiuj konsistigas grandajn minacojn por la homa vivo kaj la ekonomio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up