Komenciĝis rektaj flugoj de Baltimore al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-03 10:19:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alvenis al Havano  la unua luita-flugo  inter Baltimore kaj la kuba ĉefurbo, kie vojaĝis Steve Schuh, ekzekutivo de la vilaĝo Anne Arundel, deklarinta al la gazetaro ke la “malfermo de rektaj flugoj inter Baltimore Washington Internacia estas kerna avantaĝo kiun ĝuos negocistoj el nia regiono por aliri la kubajn merkatojn”.

Anoncisto de BWI memorigis ke la vojaĝantoj ne povas vojaĝi kiel turistoj, kaj tial ili devas pravigi la vojaĝon per unu el la rajtigiaj kialoj laŭ la leĝo usona, interalie, “familia, eduka, religia, oficialaj aranĝoj aŭ ĵurnalisma, esploroj, artaj prezentoj kaj aliaj”.

“Multaj grupoj de universitatoj, organizaĵoj sen profitaj celoj aŭ religiaj, laboristoj de la registaro, neregistaraj organizoj kaj karitataj en la regiono de Baltimore-Washington profitos el tiu ĉi luita servo”,  emfazis la anoncisto.

Ekde la pasinta januaro, novaj flughavenoj de Usono inaŭguris servojn al Kubo kaj la usonaj flugkompanioj altigis la frekvencojn de flugoj aŭ malfermis novajn itinerojn al la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up