Komenciĝis vakcinado en infana aĝo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-04 10:42:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 4 (RHK) La vakcinado kontraŭ Kovim-19 en infanaj aĝoj komenciĝis ĉi-vendrede en la centra kuba provinco Villa Clara.

D-rino Barbarita Rodríguez, respondeca pri la imunsistemo en tiu teritorio, reliefigis, ke la komenca grupo, kun la unua dozo de la vakcino Abdala, konsistas el pli ol ses mil adoleskantoj,  kiuj estas en la lasta jaro de siaj respondaj niveloj de lernado, kiel la 12a klaso, kvara jaro de pedagogia trejnado kaj tria jaro de teknika-profesia edukado.

Ŝi indikis, ke 50 vakcinadejoj jam estas preparitaj en la provinco, kiuj akceptos duan grupon ekde la 10a de septembro en la aĝoj inter 11 kaj 18 jaroj, kaj fine infanojn de du ĝis 10 jaroj.
D-rino Rodríguez aldonis, ke organizaj rimedoj estis adoptitaj rilate al optimumigo de la tuta sanitara higiena procezo cele al protektado de la sano de beboj.

Lastatempe la ministrino pri edukado de Kubo, Ena Elsa Velázquez raportis, ke ĉi tiu vakcina procezo rilatas al la lerneja jaro, kiu ĉi-monate komenciĝos, unue per televidaj instruaj agadoj kaj poste persone, tuj kiam ĉiuj studentoj estos imunigitaj.


Fonto: PL
 



Komentarioj

  • Ronald Schindler's gravatar
    Ronald Schindler
    05/09/2021 01:58 pm

    Ankaŭ en Germanio oni komencis vakcini infanojn, sed necesas decido de la respondeca komisiono.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up