Erdogan taksas la murdon de la rusa diplomato provoko kaj esprimas kondolencojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-20 07:29:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ankaro, 20 dec (RHK) La turka prezidento Recep Tayyip Erdogan esprimis ĉi-frumatene al sia rusa homologo, Vladimis Putin, siajn kondolencojn pro la murdo  de la rusa ambasadoro en la turka ĉefurbo, kaj taksis ĝin provoko.

La turka  prezidento esprimis sian konsenton kun Putin, pri tio ke temas pri provoko, kaj ne estas malsamopinioj pri  tio, li emfazis dum deklaro al la amaskomunikiloj, laŭ raportis la kuba informagentejo Prensa Latina.

Depost la telefonvoko, la gvidanto emfazis ke ambaŭ registaroj volas kreskigi la reciprokan kunlaboron, kiu rezultigis la evakuadon de civiluloj de Alepo, batitaj de la milito en Sirio.

Por Erdogan, la murdo de la rusa diplomato, Andrei Karlov, estis ankaŭ atako  kontraŭ la ŝtato kaj la popolo turka, kaj evidenta provoko kontraŭ la rilatoj inter ambaŭ landoj.

Li same informis ke la ĉefministro, la ministro pri internaj aferoj, la ministro pri sano kaj aliaj altrangaj funkciuloj rilataj al la esplorado de la atako kontraŭ Karlov, laboradas en la analizo de la faktoj, kaj al ili aliĝos aliaj venintaj el Moksvo.

Rusio petis pli da sekureco por siaj diplomatoj en Turkio, dum Putin alvokis al fortigo de la milito kontraŭ terorismo responde al tiu ĉi murdo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up